Stijn Schaars
Persona informo
Naskonomo Stephanus Johannes Schaars
Naskiĝo 11-an de januaro 1984 (1984-01-11) (40-jaraĝa)
en Gendt
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo futbalisto

Stefanus Johannes SCHAARS, kutime nomata Stijn Schaars (prononco [ˈstɛin ˈŝaːrs], naskiĝis la  11-an de januaro 1984, do nun 40-aĝa) estas nederlanda futbalisto. Li kiel membro de la nederlanda nacia teamo de futbalo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, en kiu la nederlanda teamo atingis la duan pozicion. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "18". Ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 (ĉemiza numero "13") li partoprenis, sed en tiu turniro kontraste la nederlanda teamo estis tute nesukcesa.

la futbalisto en 2009


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.