Bielefeld | |||||||
| |||||||
urbego • universitata urbo • urba komunumo de Germanio • Hansa urbo • eksterdistrikta urbo de Nordrejn-Vestfalio • fikcia urbo | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | ||||||
Distriktaro | Distriktaro Detmold | ||||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | ||||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||||
Telefona antaŭkodo | 0521, 05202, 05203, 05205, 05206, 05208, 05209 | ||||||
Poŝtkodo | 33501–33739 | ||||||
Aŭtomobila kodo | BI | ||||||
Oficiala Municipokodo | 05711000 | ||||||
NUTS | DEA41 | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Pit Clausen | ||||||
Partio de komunumestro | SPD | ||||||
Adreso de la administrejo | Niederwall 23 33602 Bielefeld | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 338332 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 52° 1′ N, 8° 32′ O (mapo)52.0166666666678.5333333333333Koordinatoj: 52° 1′ N, 8° 32′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 118 m | ||||||
Areo | 258 km² | ||||||
Oficiala retejo | https://www.bielefeld.de/ | ||||||
Bielefeld [Bilefelt] estas germana urbo en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio, en la landoparto Vestfalio. Fine de decembro 2022 la urbo havis 338 332 loĝantojn.
Historio
unuafoje en la jaro 1015 estis dokumente menciita. En 1214 la grafo Hermann von Ravensberg donis al ĝi la rangon de urbo, konstruigonte la burgon Sparrenburg, kies turo nuntempe estas grava simbolo de la urbo.
Graflando Ravensberg estis teritorio de la Sankta Romia Imperio kaj ekestis en la 12-a jarcento. Ĝi lokis en la oriento de la Malsuprorejnlanda-Vestfala Imperia Distrikto, ĝia ĉefa loko estis Bielefeld.
Kvankam forte detruita dum la Dua mondmilito, Bielefeld povis evolui al grava kultura centro de la regiono. Territoria reformo en la jaro 1972 pligrandigis la urban areon. Aliĝis tiam interalie Dornberg.
Bazaj informoj
- Situo: 52°01'21" NO, 8°31'58" OR
- Loĝantaro: 329.000
- Areo: 258 km²
- Alteco: 115 metroj super la marnivelo
- horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Urba disdivido
La urba teritorio dividiĝas laŭ dek urbodistriktoj. Ĉiu urbodistrikto havas elektitan reprezantaron el ĝis 19 membroj. Prezidanto de tiu reprezantaro estas distrikta urbestro, germane nomata Bezirksbürgermeister (ĝis 2010 Bezirksvorsteher). En ĉiutaga lingvouzo kutime uzatas neformala divido laŭ urbopartoj. Tiuj urboparto grandparte korespondas al la pasintece memstaraj komunumoj, kiuj kadre de la administraj reformoj de 1930 kaj 1973 iĝis parto de la urbo Bielefeld.
urbodistrikto | urbopartoj |
---|---|
Brackwede | Brackwede, Holtkamp, Quelle, Ummeln |
Dornberg | Babenhausen, Großdornberg, Hoberge-Uerentrup, Kirchdornberg, Niederdornberg-Deppendorf, Schröttinghausen |
Gadderbaum | Bethel, Gadderbaum |
Heepen | Altenhagen, Baumheide, Brake, Brönninghausen, Heepen, Milse, Oldentrup |
Jöllenbeck | Jöllenbeck, Theesen, Vilsendorf |
urbocentro (Bielefeld-Mitte) | |
Schildesche | Gellershagen, Schildesche, Sudbrack |
Senne | Buschkamp, Windelsbleiche, Windflöte |
Sennestadt | Dalbke, Eckardtsheim, Heideblümchen, Sennestadt |
Stieghorst | Hillegossen, Lämershagen-Gräfinghagen, Sieker, Stieghorst, Ubbedissen |
Partneraj urboj
Inter la partneraj urboj de Bielefeld estas
Kuriozaĵo
Ekzistas ŝerca konspira teorio, laŭ kiu Bielefeld ne ekzistas. Ĝi celas demonstri, ke eĉ por ege absurdaj teorioj troveblas interesaj pruvoj.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Ligo al la Esperanto-Klubo de Bielefeld Arkivigite je 2007-04-07 per la retarkivo Wayback Machine
- Unua sciigo pri la neekzisto de Bielefeld germane
|
|