Steven Nzonzi
Persona informo
Naskonomo Steven Nkemboanza Mike Christopher Nzonzi
Naskiĝo 15-an de decembro 1988 (1988-12-15) (35-jaraĝa)
en La Garenne-Colombes
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo futbalisto

Steven N'Kemboanza Mike Nzonzi estas franca futbalisto, filo de konga patro kaj franca patrino. Li naskiĝis la  15-an de decembro 1988 en La Garenne-Colombes, nordokcidenta antaŭurbo de Parizo, do nun estas 35-jara.

Ekde la jaro 2017 li estas membro de la franca nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li interalie kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio, matĉe li tie rekoneblis per la numero "15".


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.