Ligado de la salpingoj

La steriligo (ankaŭ nomata: malfekundigo) estas kontraŭkoncipa kirurgia metodo kiu celas definitive senigi homon aŭ beston de sia reprodukta povo.

Steriligaj metodoj

Ĉe la viruloj

Ĉe la ulinoj

  • Ligo de la salpingoj per laparoskopa kirurgio.
  • Ovariektomio: forpreno de la ovarioj kaj foje de la salpingoj.
  • Histerektomio: forpreno de la utero, foje de la ovarioj kaj salpingoj.

Besta steriligo

La kastrado kaj la ovarektomio celas malhelpi la seksajn kondutojn, la reprodukton kaj igi la virbestojn pli cedemaj. Por la buĉotaj bestoj, la kastrado kuntrenas profiteman plidikiĝon. La steriligo de bestinoj protektas ilin kontraŭ ginekologiaj malsanoj (piometro, uterito, kancero de utero aŭ ovarioj...)

Homa steriligo

La homa steriligo celas unue kontraŭkoncipon, kvankam iaj malsanoj de la reproduktaj organoj neprigas ties ektomion.

Kastrado de viroj povas havi aliajn celojn, ekzemple, fari el ili kastritajn kantistojneŭnukojn. Tiaj praktikoj eksmodiĝis.

Trudataj steriligoj

En la kadro de eŭgenikaj programoj, iuj ŝtatoj vaste steriligis ulojn rigarditaj kiel "degeneritaj". La plej konata estas la nazia Germanio, sed la unuaj ŝtatoj kiuj programis steriligojn estis Japanio kaj Usono (Indiano) en 1907, Kanado en 1928, Svedio 1930. La eŭgenika programo de la nazia Germanio komencis en 1933 kaj trafis ĉirkaŭ 400 000 ulojn.

Eksteraj ligiloj





This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.