Stephen Walt | |
---|---|
Stephen Walt (2007) | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de julio 1955 (68-jaraĝa) en Los Alamos |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Stanford • Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley |
Okupo | |
Okupo | international relations scholar • universitata instruisto |
TTT | |
Retejo | http://www.hks.harvard.edu/about/faculty-staff-directory/stephen-walt |
Stephen Martin WALT (2-an de julio, 1955) estas usona profesoro pri internaciaj rilatoj, en la John F. Kennedy School of Government de la Universitato Harvard.
Li studis komence en la Universitato Stanford Internaciaj rilatojn kaj finstudis tie en 1977 kun B.A., kun distingo. Poste li studis Politikan sciencon en la Universitato de Kalifornio en Berkeley. Li finstudis en 1978 kun M.A. kaj samfake en 1983 kun Ph.D..
Li poste laboris por Center for Naval Analyses kaj Center for Science and International Affairs de la Harvarda Universitato. Stephen M. Walt estis universitata profesoro en Universitato Princeton (1984-1989), en Universitato de Ĉikago (1989-1999). Li instruas ekde tiam kiel profesoro de la Internaciaj aferoj en la John F. Kennedy School of Government de la Harvarda Universitato.
Li kontraŭis la militon kontraŭ Irako (2003), ĉar li ne taksis la landon tiel danĝera por Usono.
Verkoj
- “The Origins of Alliances”; Ithaca, NY: Cornell University Press, 1987
- “Revolution and War”; Ithaca, NY: Cornell University Press, 1996
- “Tarning American Power: The Global Response to U.S. Primacy”; New York: W.W. Norton and Co., 2005
- “Rigor or Rigor Mortis?: Rational Choice and Security Studies”, International Security 23, numero 4 (Printempo 1999); republikigita en Rational Choice and Security Studies: Stephen Walt and His Critics (Cambridge: MIT Press, 2000)
- "An Unnecessary War," Foreign Policy,134 (January/February 2002).
- "The Israel Lobby and U.S. Foreign Policy" (La Israel-lobio kaj eksterpolitiko de Usono) London Review of Books, kun John Mearsheimer.