Sten Johansson
Sten Johansson en 2007
Sten Johansson en 2007
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aprilo 1950
en Kalmar, Svedio
Lingvoj Esperanto
Nacieco svedo
Ŝtataneco Svedio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Verkis en Esperanto novelojn, krimromanetojn, facil-legaĵojn kaj romanojn
Aliaj aktivaĵoj oficisto
Esperantistiĝis en 1966

Sten JOHANSSON (naskiĝis la 1-an de aprilo 1950 en Kalmar, Svedio[1]) estas Esperanta aŭtoro kaj tradukisto.

Li loĝas en Norrköping. Johansson laboris en urba administrejo, pri statistiko, prognozoj, analizado pri publikaj servoj.

Li kolektas informojn kaj recenzojn pri originala Esperanta literaturo kaj aŭtoroj ĉe http://esperanto.net/literaturo/. (OLE)

En 2018 li ricevis la premion Grabowski pro lia tuta verkaro kaj ĝia valoro por la Esperanto-kulturo kaj pro liaj tekstoj, kiuj helpas aliajn homojn verki. En 2022 li ricevis la Laŭron de la Akademio pro la romano Sesdek ok.

Verkoj

Originalaj

  • Denaska kongresanorompita ligilo] (novelaro 1992)
  • Ĝis revido, krokodilido! (novelaro 1996)
  • Interkona mateno (teatraĵoj 1996)
  • Mistero ĉe Nigra Lago (romaneto por infanoj 1997)
  • Falĉita kiel fojno (krimromano 1997)
  • Trans maro kaj morto (krimromano 1999)
  • Neĝo kaŝas nur ... (krimromano 2001)
  • La krimo de Katrina (facil-lega rakonto 2001)
  • Dis! (romano 2001) (dua eldono 2015)
  • Kion ajn (facil-lega rakonto 2002)
  • Vojaĝo kun Katrina (facil-lega rakonto 2002)
  • Memor' mortiga (krimromano 2003)
  • Katrina malfruas (facil-lega rakonto 2004)
  • Pasteĉo (25 beletraj stilpastiĉoj, 2005)
  • Amaro (novelaro, 2005)
  • Kroze - proze (esearo pri esperantlingva literaturo, 2013)[2]
  • Marina, Mondial, Novjorko, 2013, 187 p. ISBN 9781595692719.
  • Skabio, Mondial, 2015. ISBN 9781595693006.
  • El ombro de l’ tempo, Mondial, 2017. ISBN 9781595693419.
  • Marina ĉe la limo, Mondial, Novjorko, 2018. ISBN 9781595693723.
  • Sesdek ok, Mondial, Novjorko, 2021, ISBN 9781595694126
  • Secesio, Mondial, Novjorko, 2021, ISBN 9781595694250. Temas pri provo esplori vivstrategiojn de homoj en loko kaj tempo, kiuj deklaras ilin malplivaloraj, dum la kresko de ekstremdekstraj reĝimoj en centra Eŭropo inter la du mondmilitoj.

Noveloj aperis en Tempo Fuĝas (1995), Sferoj 10 (2000), Fervoja katastrofo (2000) kaj Mondoj (2001).

Tradukitaj

Aliaj

Kontribuis al Monato kaj al BA1, BA3, BA30, BA31 kaj BA32 interalie.

Eksteraj ligiloj

Trovu « Sten Johansson » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Referencoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.