La Stelling van Amsterdam estis defenda linio, kiu situas 10 ĝis 15 kilometroj ĉirkaŭ la centro de Amsterdamo. La defenda linio estas 135 km longa, enhavas 42 fortikaĵojn kaj estas konstruita de 1880 ĝis 1920. Parto de la defenda linio estas la blendita fortikaĵo Fort Pampus en la antaŭa Zuiderzee (Suda Maro).
En 1996 la Stelling van Amsterdam fariĝis Monda heredaĵo de UNESKO.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.