Stela nokto
Stela nokto
Vincent van Gogh, 1889
oleo sur kanvaso
73 × 92 cm
Muzeo de Moderna Arto de Novjorko

Stela nokto estas olepentraĵo sur kanvaso de 92 je 73 cm de la nederlanda pentristo Vincent van Gogh. Ĝi reprezentas tion, kion povis vidi Van Gogh de sia ĉambro en la malsanulejo Saint-Paul-de-Mausole en Saint-Rémy-de-Provence maje de 1889. Ofte prezentita kiel la plej granda verko de Van Gogh[1], la pentraĵo estis kopiita multfoje, kaj verŝajne unu el liaj plej konataj pentraĵoj[2][3].

Jan Hulsker estas la aŭtoro de agnoskita katalogo de la verkaro de van Gogh,[4] publikigita en 1978, reviziita en 1989 kaj denove en 1996. Liaj katalogciferoj estas antaŭataj de 'JH': tiel JH1731 referencas al la olepentraĵo de 1889 nome "Stela nokto" (nome antaŭe katalogita de Jacob Baart de la Faille kiel F612).

Referencoj

  1. Vincent van Gogh Biography, Art, and Analysis of Works. Alirita 12a de junio 2015. “Starry Night is often considered to be Van Gogh's pinnacle achievement.”.
  2. Interactive canvas lets viewers stir Van Gogh's 'Starry Night' (14a de februaro 2012). Alirita 12a de junio 2015. “"...one of the West's most iconic paintings: Vincent van Gogh's 'The Starry Night.'"”.
  3. Vincent van Gogh’s The Starry Night, now pocket-sized! (27a de majo 2010). Alirita 12a de junio 2015. “"Instantly recognizable and an iconic image in our culture, Vincent van Gogh’s The Starry Night is a touchstone of modern art and one of the most beloved works..."”.
  4. Brooks, D. "Catalogues Raisonnés". The Vincent van Gogh Gallery, de Van Gogh Museum, Amsterdam. David Brooks (mem-publikigita). Alirita la 12an de majo 2020.


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.