![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Steinmaur (stacidomo). |
Steinmaur | |
---|---|
![]() Blazono de Steinmaur | |
![]() Reformita preĝejo de Steinmaur | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Dielsdorf |
Koordinatoj | 47° 29′ 40″ N 8° 26′ 53″ O / 47.49444 °N, 8.44806 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 29′ 40″ N 8° 26′ 53″ O / 47.49444 °N, 8.44806 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 3151 (2008-12-31) |
Areo | 9,39 km² |
Alteco | 451 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8162 |
Komunumkodo | 0101 |
![]() Mapo de Steinmaur | |
Steinmaur estas komunumo en la distrikto Dielsdorf, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 3006 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Je la 31-a de decembro 2008 la loĝantaro nombris 3151 personoj.
Geografio
Steinmaur situas norde de la ĵurasa montoĉeno Lägern en la tiel nomita Wehntal, kiu al oriento senakviĝas per diversaj rojoj tra la Marĉo de Neerach al la rivero Glatt, kaj al okcidento per la rivero Surbo. La komunumo Steinmaur konsistas el la vilaĝoj Obersteinmaur, Niedersteinmaur, Schibler kaj Sünikon. La vilaĝo vizitindas pro ĝiaj belaj faktrabdomoj kaj ĝia kohera malnova vilaĝokerno. La malnova centro de la komunumo troviĝas en Obersteinmaur, kie situas la reformita preĝjo, al kies paroĥo apartenas ankaŭ la najbara komunumo Neerach. La komunuma domo aliflanke situas en Untersteinmaur, kie ankaŭ troviĝas la stacidomo.
La komunuma teritorio etendiĝas sur areo de 9,39 km², de kiuj 29% estas kovritaj de arbaro, 57% servas por agrikulturo kaj 8% por setlejoj.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Steinmaur limas en sudo al la distriktĉefkomunumo Dielsdorf kaj Regensberg, en oriento al Schöfflisdorf, en nordo al Bachs, kaj en oriento al Neerach kaj Niederglatt.
Trafiko
Steinmaur situas ĉe la Wehntallinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj kaj estas per ĝi kaj diversaj buslinioj bone konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio.
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Zuriko tra la valdo de Surbo al Bad Zurzach.
Historio
Steinmaur estis fondita de la romianoj sub la nomo Steinmurico.
Partnerkomunumo
Steinmauer estas partnerkomunumo de Steinmauern en la distrikto Rastatt en Baden-Virtembergo, Germanio.
Bildaro
- Vilaĝeniro de Obersteinmaur
- Vilaĝocentro de Obersteinmaur
- Vilaĝeniro de Sünikon
- Rigardo de Sünikon al Regensberg
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Steinmaur
- Steinmaur en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
|