Steinbeck - origina prononco laŭ dialektoj [ŜTAJNbek][STAJNbek] - origine estas nomo de la platgermana lingvo, kiu havas la signifon "ŝtona rivereto".

Ĝi signas plurajn loĝlokojn, interalie partojn de la komunumoj Admannshagen-Bargeshagen kaj Krakow am See en nordorienta Germanio.

Kiel multaj loknomoj, ankaŭ tiu ĉi aldone uziĝas kiel familia nomo. Aparte konata nomportanto estas la usona verkisto John Steinbeck.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.