Steinbach-Hallenberg | |||||||
| |||||||
urba komunumo de Germanio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | |||||||
Federacia lando | Turingio | ||||||
Distrikto | Distrikto Schmalkalden-Meiningen | ||||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||||
Telefona antaŭkodo | 036847 | ||||||
Poŝtkodo | 98587 | ||||||
Aŭtomobila kodo | SM | ||||||
Oficiala Municipokodo | 16066069 | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Christian Endter | ||||||
Partio de komunumestro | CDU | ||||||
Adreso de la administrejo | Rathausplatz 2 | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 9408 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 50° 42′ N, 10° 34′ O (mapo)50.70055555555610.566666666667Koordinatoj: 50° 42′ N, 10° 34′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 426 m | ||||||
Areo | 22,63 km² | ||||||
Oficiala retejo | http://www.steinbach-hallenberg.de | ||||||
Steinbach-Hallenberg - prononco [ŜTAJNbaĥ HAlenberk] - estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Schmalkalden-Meiningen de la federacia lando Turingio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 9408 loĝantojn. Komence de 2019 ses ĉirkaŭaj komunumoj integriĝis en la teritorion. La loĝantaro pro tio pli-malpli duobliĝis.
Priskribo
La kuracloko Steinbach-Hallenberg troviĝas en aloga mezaltmonta pejzaĝo en la valo de la rivereto Haselbach, nur kvar kilometrojn for de la migra vojo Rennsteig. La arbaraj montoj en la ĉirkaŭaĵo estas altaj inter 600 kaj 700 metroj. La loko kunfandiĝis en la kuro de jarcentoj el du separitaj setlejoj nome Obersteinbach kaj Untersteinbach. Nur en la 19-a jarcento fariĝis oficiala la nomo Steinbach-Hallenberg. Urbaj rajtoj doniĝis en 1936.
La supre de urbo situanta burgo Hallenburg (simbolo de la urbo) unuafoje menciiĝis ĉirkaŭ la jaro 1250. Ekzistas restaĵoj de la ĉefa konstruaĵo, de la belfrido kaj de la loĝejaj partoj. La pado Hallenburgweg kondukas du kilometrojn laŭlonge de la burga ruino.
La paroĥa kirko evangelia (konstruita inter 1652-68) estas frubarokaĵo kun elementoj gotikaj. Ĝi havas okcidentan turon kun ligna ĉirkaŭkonduko. En la urbo mem troviĝas kelkaj bone konserviĝintaj trabfakaĵoj el la 18-a/19-a jarcento. Vizitindas ankaŭ la muzeo pri metalmetiado.
Vidu ankaŭ
|