Stein-Glaĉero
La Stein-Glaĉero vidita de la Sustenpasejo
glaĉero
Geografia situo CH1903: 676398 / 173870 (mapo)46.7116666666678.4377777777778Koordinatoj: 46° 43′ N,  26′ O; CH1903: 676398 / 173870 (mapo)
Stein-Glaĉero (Svislando)
Stein-Glaĉero (Svislando)
DEC
Stein-Glaĉero
Stein-Glaĉero
EstiĝlokoInter Gwächterhorn
kaj Sustenhorno
Longeco4,3 km
Larĝeco2 km
Areo8,3 km²
Glacikvanto1 km³
Elfluanto(j)SteinwasserAro --->
Jara retiriĝo/kresko30 m retiriĝo en 2006
Glaĉeroj de Svislando
La Stein-Glaĉero vidita de la Sustenpasejo

La Stein-Glaĉero (germane Steingletscher) estas glaĉero en Kantono Berno, Svislando.

Geografio

Ĝi havas longecon de proksimume 4,3 km kaj kovras areon de 8 km². La Stein-Glaĉero situas okcidente de la Sustenpasejo. Ĝi naskiĝas sur la montdorso inter Gwächterhorn kaj Sustenhorno je proksimume 3420 m super la marnivelo. La glaĉerlango nuntempe finiĝas ĉe la Stein-Lago je 1940 m super la marnivelo. Okcidente La Stein-Glaĉero havas 2,8 km longan flankglaĉeron, kiu nomiĝas Steinlimi-Glaĉero.

Turismo

La Stein-Glaĉero estas unu el la plej facile alireblaj glaĉeroj de Svislando. Du kilometrojn malsupre de la de la glaĉerlango troviĝas en kurbiĝo de la strato trans la Sustenpasejo la Hotelo kaj gastejo Steingletscher, de kie eblas pagante eniron de 5 svisaj frankoj rekte veturi ĝis la Stein-Lago antaŭ la glaĉerlango kaj pli supre la lango de la Steinlimi-Glaĉero atingas rekte la straton.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.