Stefanie Tucker
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1935 (1935-11-30) (88-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Familio
Edz(in)o Gerald Tucker
Okupo
Okupo esperantisto

Stefanie Tucker (prononco [ŜTEfani: Takr]), naskiĝis en 1936, do fine de la nuna jaro 88 jarojn aĝa, estas germana esperantistino. Laŭ stato fine de la jaro 2014 ŝi estas la vicprezidantino de Bavara Esperanto-Ligo, la regiona organizaĵo de Germana Esperanto-Asocio en la federacia lando, kaj la prezidantino de la loka "Esperanto-lingvoklubo" en la hejmurbo Aŭgsburgo. Kun sia usona edzo Gerald Tucker, ambaŭ aktivaj esperantistoj ekde la 1950-aj jaroj, ŝi krome ekde la 1980-aj jaroj aktivas kiel gvidaj kunlaborantoj de la Germana Esperanto-Instituto, kaj aldone ekde la jaro 2007 gvidas la publikajn rilatojn de la aŭgsburga civitana centro Holzerbau.[1]

Referencoj

  1. Vidu la gazetaran noton de la 14-a de januaro 2010 en la regiona gazeto Augsburger Allgemeine, kies reta versio legeblas per la menciita ekstera ligilo.

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.