Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Steckborn (distrikto) kaj Steckborn (stacidomo). |
Steckborn | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Turgovio |
Distrikto | Frauenfeld |
Geografia situo | CH1903: 716018 / 280700 (mapo)47.6666666666678.9833333333333Koordinatoj: 47° 40′ N, 8° 59′ O; CH1903: 716018 / 280700 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 3436 |
Areo | 8,8 km² |
Alteco | 400 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8266 |
Komunumkodo | 4546 |
Steckborn estas historia urbeto kaj komunumo de la distrikto Frauenfeld (ĝis la 31-a de decembro 2010 ĉefloko de la tiama samnoma distrikto) en Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 3 435 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro ĝis la 31-a de decembro 2009 restis preskaŭ senŝanĝa, nome kreskis je unu persono al 3 436.
Geografio
Steckborn situas ĉe la suda bordo de Suba Bodenlago inter Stein ĉe Rejno kaj Kreuzlingen/Konstanco. Norde de la urbeto leviĝas la malalta montoĉeno Seerücken.
Limoj kaj najbaraj komunumoj
En nordo Steckborn limas al la suba parto Bodenlago, ĉe kies alia flanko troviĝas Baden-Virtembergo (Germanio). En oriento Steckborn limas al Mammern, en sudo al Homburg, en sudokcidento al Raperswilen kaj en okcidento al Berlingen. La germanaj najbarkomunumoj aliflanke de Bodenlago estas nordoriente Gaienhofen kaj nordokcidente Öhningen.
Trafiko
Steckborn situas ĉe la laga trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Ŝafhaŭzo tra Stein ĉe Rejno al Kreuzlingen. La stacidomo de Steckborn estas servata per la regionaj trajnlinioj S3 kaj S8 de la turgovia fervojkompanio THURBO AG en duonhora kadenco. La komunumo ankaŭ atingeblas per ŝipo ek de Ŝafhaŭzo kaj Konstanco. Krome poŝtaŭtolinio konektas Steckborn kun la kantonĉefurbo Frauenfeld.
Historio
Unuaj setlejoj en Steckborn jam ekzistis supozeble en la 2-a jarmilo antaŭ Kristo. El la romia epoko estas konservitaj restaĵoj de turoj kaj fortikaĵo.
La unua dokumenta mencio de Steckborn datiĝas el la 9-a jarcento en kunteksto kun la Monaĥejo Reichenau. La 26-an de januaro 1313 Steckborn ricevis la urborajton. En la jaro 1515 Steckborn aliĝis al la reformacio. La malalta jurisdikcio tamen restis ĉe la Monaĥejo Reichenau en Baden-Virtembergo (Germanio). Dum la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la jurisdikcio pri Steckborn transiris al la Helveta Respubliko kaj tiel Steckborn fariĝis svisa kaj ĉefurbo de la distrikto, kiu portis ĝian nomon en la nove kreita Kantono Turgovio.
En 1848 estis malfondita la cistericanina Monaĥejo Feldbach. En ĝiaj lokoj instaliĝis industriaj entreprenoj. La inventisto de la malplenorlo-kudromaŝino Friedrich Gegauf tie instalis sian unuan atelieron, el kiu naskiĝis la hodiaŭa mondkoncerno Bernina.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|