Publius Papinius Statius (45-96) | ||
---|---|---|
"Thebais", Manuskripto el la jaro 1000, trovata en la Biblioteko de la Katedralo de Worcester. | ||
Persona informo | ||
Statius | ||
Naskiĝo | 45 en Napolo, Italio | |
Morto | 96 en Napolo, Italio | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Roma regno vd | |
Familio | ||
Patro | Publius Papinius Statius vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto • verkisto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Silvae ❦ Tebado vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Publius Papinius Statius (naskiĝinta ĉirkaŭ la jaro 45 en Napolo, mortinta ĉirkaŭ la jaro 96) estis romia verkisto.
Vivo
Li edukitis fare de la patro, kiu mem estis klerita poeto, en poezifarado kaj improvizado. Li ricevis ofte premiojn en konkursoj poetaj. Sed dum la tuta vivo li restis dependa de la inklino de Domiciano kaj de la romia aristokrataro, kiujn li troige blandadis.
De liaj skribitaĵoj, de ties impona fantazio kaj forto eĉ Goeto ravitis - malgraŭ troŝarĝo mitologia -, restis ĝis hodiaŭ: »Silvae«, laŭokazaj poemoj en kvin libroj, la verko »Thebais«, epopeo en 12 libroj kaj nefinita epopeo »Achilleïs«.
Fonto
Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 18. Leipzig 1909, p. 869, kio legeblas tie ĉi interrete.
Eksteraj ligiloj
La verkoj en la latina originala versio