En komputila programo, statika variablo estas tia variablo, ke ĝia vivdaŭro estas la tuta rultempo de la programo. La memoro por la statikaj variabloj estas apartigata antaŭ la rultempo, traduktempe (kaj dum la ŝargado) — tial la epiteto statika (kontraste al variabloj kiu estiĝas kaj neniiĝas dum la rultempo).
En iuj programlingvoj — ekz‑e en Paskalo — la mallokaj variabloj estas statikaj variabloj, kaj la statikaj variabloj estas mallokaj. Tamen ĝenerale la du nocioj ne estas egalaj: ĉefideo pri la malloka variablo estas ĝia ĉiea videblo, ĝia videblejo estas la tuta programo (krom tiuj partoj, kie okazas nomeklipso); dum la ĉefideo pri la variablo statika estas ĝia ĉiama vivdaŭro.
Tia diferenco estas pli klara en ekz‑e C, kie statika variablo povas esti loka variablo de iu funkcio. La lokaj variabloj povas esti statikaj aŭ aŭtomataj; la aŭtomataj havas limigitan vivdaŭron (ili kreiĝas kaj detruiĝas sur la plenumstako kune kun la ekzemplero de la funkcio al kies regiono apartenas tia variablo); aliflanke, samtempe povas ekzisti pluraj ekzempleroj da aŭtomata variablo — sekve de rekursiaj funkcivokoj — dum la statikaj variabloj estas unikaj: ĉiuj generacioj de rekursia funkcio kunhavas po unu solan ekzempleron de ĉiu sia statika variablo.