Stelaj Militoj: Epizodo 5-a - La Imperio kontraŭatakas | |
---|---|
Filmafiŝo | |
filmo | |
Originala titolo | Star Wars Episode V: The Empire Strikes Back |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 21-a de majo 1980 |
Daŭro | 124 minutoj (originale) |
Ĝenro | sciencfikcia fantazio |
Kameraado | Peter Suschitzky |
Buĝeto | Usona $33 000 000 |
Reĝisoro(j) | Irvin Kershner |
Produktisto(j) | Gary Kurtz George Lucas Rick McCallum |
Scenaro | George Lucas |
Filmita en | Usono, Norvegio |
Loko de rakonto | Hoth • Dagobaho • Bespin |
Muziko de | John Williams |
Rolantoj | Harrison Ford • Carrie Fisher • David Prowse • Mark Hamill • Billy Dee Williams • Anthony Daniels • Kenny Baker • Peter Mayhew • Alec Guinness • Denis Lawson • Jeremy Bulloch • Julian Glover • Christopher Malcolm • John Ratzenberger • Kenneth Colley • Michael Sheard • Marjorie Eaton • Frank Oz • Treat Williams • Ian McDiarmid • Mark Jones • John Hollis • Peter MacDonald • Jack Purvis • Clive Revill • Michael Culver • John Morton |
Laboratoriaj kaj optikaj efektoj | Industrial Light & Magic |
Produktinta firmao | Lucasfilm |
Distribuo | 20th Century Fox |
Honorigoj | Akademia Premio por la Plej Bona Sonmiksado • Saturn Award for Best Science Fiction Film • Premio Hugo por la Plej Bona Drama Prezento |
IMDb | |
Star Wars Episode V: The Empire Strikes Back (“Stelaj Militoj: Epizodo 5-a - La Imperio kontraŭatakas”), originaltitole The Empire Strikes Back, estas 1980-a sciencfikcia fantasta filmo direktita de Irvin Kershner, laŭ scenaro de George Lucas.
Ĝi estas la kvina filmo de Star Wars laŭ la rakonto de la filmoj, sed la dua laŭ la aperdato.
La filmo okazas tri jarojn post la detruo de la Morta Stelo (do tri jarojn post A New Hope). Luke Skywalker, Han Solo, princino Leia Organa, kaj la resto de la Rebela Alianco estas pelataj de Darth Vader kaj la elitsoldatoj de la Galaksia Imperio. Dum Han kaj Leia estas ĉasataj de la Imperio tra la galaksio, Luke studas la Forton kun la Jedi-majstro Yoda. Vader sekrete komplotas kaptilon por Luke, kiu kondukos al batalo kaj ŝoka malkaŝo.
Intrigo
Post sia malvenko en Yavin kaj la detruo de la Morta Stelo (Death Star) fare de Luke Skywalker, la Galaksia Imperio klopodas postĉasi la Ribelulojn tra la galaksio, kaj dissendas milojn da sondil-robotojn. Ribeluloj sukcesas eskapi la Imperion kaj konstrui bazon sur Hoth, glacia planedo.
Luke, patrolante ekster la bazo, iras enketi pri meteorŝtono falinta proksime de li. Sed atakas lin wampa (ia besto simila al urso), kaj estas malliberigita en la groto de la monstro. Li sukcesas forfuĝi danke al sia lumsbro. Ĉar li estas perdita, li svenas en la glacia dezerto, vidinte aperaĵon de Obi-Wan Kenobi, kiu diras al li, ke li iru al la planedo Dagobaho por renkonti la Ĵedajo-majstron Joda. Han Solo, forironte, ekzorgas pri sia amiko kaj ekserĉas lin.
Li sukcesas retrovi Luke kaj ili reiras al la stacio. En la komandejo, C-3PO eltrovas imperian sekretan kodon elsendata de sondilo sur la planedo. Han iras vidi tiun sondilon por taksi la situacion. Li eksplodigas ĝin, malkaŝante la ribelulan bazon al la Imperio.
Sekvas batalo inter imperiaj soldatoj kaj ribeluloj, kiuj preskaŭ ĉiuj sukcesas fuĝi en spacon. Luke iras kun R2-D2 al Dagobah, kie li renkontas Yoda, kaj lernas regi sian povon. Dumtempe, Han, Leia kaj Chewbacca estas postkurataj de imperia spaca floto kaj kaŝiĝas en asteroida kampo, en groton de granda asteroido kiu fakte estas la gorĝo de spaca monstrego.
Elirinte la "groton", Millennium Falcon ekflugas al Bespin, planedo kie Lando Calrissian, amiko de Han, havas minejon. Sed tie, Darth Vader kaj siaj soltadoj embuskas atendante la ŝipon. Kaptite, Han estas frostigita kaj liverita al Boba Fett, homĉasisto laboranta por Jabba the Hutt. Dumtempe, Lando liberigas Leian, Chewbaccan kaj robotojn, kaj venigis ilin al la Millennium Falcon. Ankaŭ Luke alvenas sur Bespin, kaj devas batali kontraŭ Vader. Li malkovras la veron pri sia patro (tiam estas la fama diraĵo de la filmo: "Ne, mi estas via patro."). Luke sukcesas eskapi, kaj aliras al la ŝipo, kiu eniras la Ribelulan floton, kiu preparas novan atakon.
Aktoroj
- Mark Hamill: Luke Skywalker
- Carrie Fisher: Leia Organa
- Harrison Ford: Kapitano Han Solo
- David Prowse: Darth Vader
- Anthony Daniels: C-3PO
- Kenny Baker: R2-D2
- Billy Dee Williams: Lando Calrissian
- Frank Oz: Yoda
- Peter Mayhew: Chewbacca
- Alec Guinness: Obi-Wan Kenobi
- Jeremy Bulloch: Boba Fett
- Kenneth Colley: Amdiralo Piett
- Julian Glover: Generalo Maximilian Veers
- Michael Sheard: Admiralo Ozzel
- Michael Culver: Kapitano Needa
- John Hollis: Lobot
- Dennis Lawson: Wedge Antilles
- Bruce Boa: Generalo Rieekan
- John Morton: Dack Ralter
- John Ratzenberger: Majoro Derlin
- Ian Liston: Wes Janson
Vidu ankaŭ
|