Star Alliance
emblemo
Flugkompania alianco
Komenco 14-a de majo 1997 vd
Sidejo Frankfurto ĉe Majno
Moto The Way the Earth Connects
Fondinto(j) United Airlines vd
Retejo Oficiala retejo
Star Alliance
 

 
Fondojaro:1997
Membraj kompanioj:vidu maldekstre
Aviadiloj sume:pli ol 4 100
Sidejo:Frankfurto-ĉe-Majno (Germanio)
Retejo:www.staralliance.com

La Star Alliance (angle, en esperantlingva traduko "stela alianco") estas aviada alianco de nuntempe 28 flugkompanioj (stato 30-a de junio 2010), fondita en 1997. Kadre de la alianco Star Alliance ĉiutage okazas proksimume 21 200 pasaĝeraj flugoj. Ĉiuj membraj flugkompanioj kune havas 4 176 aviadilojn kaj ĉiujare transportas plimalpli 636 milionojn da pasaĝeroj.[1] La organizaĵo sekve estas la tutmonde plej granda flugkompania alianco.

Historio

La alianco fondiĝis la 14-an de majo 1997 kiel unua proksima fluglinia ligo de flugkompanioj Air Canada, United Airlines, Lufthansa, SAS Scandinavian Airlines kaj Thai Airways. Ĉefa celo de la alianco estas ekonomiaj avantaĝoj, kiujn oni serĉas per la sekvaj metodoj:

  • komunaj kaj samecaj ofertoj por ofertoj por oftaj flugantoj
  • komunaj atendejoj (angle lounges) kaj pli poste ankaŭ ekflugaj konstruaĵoj (angle terminals) en flughavenoj (ekzemple la ekfluga konstruaĵo 2 de la flughaveno Munkeno aŭ la konstruaĵo Skylink de la flughaveno Vieno).
  • laŭhorare interkonsentitaj regulaj flugoj, kreantaj tutmondan flugan reton
  • unuecaj biletoj por flugoj de ĉiuj kompanioj de la alianco
  • egaligo de kvalitaj normoj
  • komunaj mendoj de novaj aviadiloj kaj de anstataŭigaj partoj
  • komuna luado de aviadiloj
  • komunaj rajtoj uzi flugliniojn

En la fonda ceremonio en la flughaveno de Frankfurto-ĉe-Majno grupiĝis kvin aviadiloj, po unu de la kompanioj Thai Airways, United Airlines, SAS, Air Canada kaj Lufthansa al kvinpinta stelo - kaj sekve ankaŭ la regula emblemo de la alianco iĝis kvinpetala simbolo simila al kvinpinta stelo.

Poste akceptiĝis pliaj flugkompanioj, kaj en 2004 ekfunkciis "regiona koncepto", por ekservi ankaŭ pli malgrandajn aviadajn merkatojn per regionaj flugkompanioj kiel la finna entrepreno Blue1.

La informadika entrepreno de la kompanio Lufthansa laŭmende de la aliancaj membrokompanioj momente pliperfektigas la komputilan programaron por finunuecigi la organizadon de flugoj kaj disdonon de sidlokoj. Kiel unuaj kompanioj la aliancaj membroj Lufthansa, United Airlines kaj Singapore Airlines uzos la unuecan programaron.

Membrokompanioj

aviadilo Boeing 767-300ER de la kompanio Austrian in Star-Alliance-Lackierung
aviadilo Airbus A340-300 de la kompanio Lufthansa
aviadilo Airbus A320-200 de la kompanio Spanair
aviadilo Boeing 767-300ER de la kompanio LOT

Nunaj membrokompanioj

kompanio ŝtato aliĝdato milionoj da pasaĝeroj po jaro[1] nombro de aviadiloj[1]
Adria AirwaysSlovenio20041,312
Aegean AirlinesGrekio20106,630
Air CanadaKanado1997
fondomembro
31,0332
Air ChinaĈinio200734,8243
Air New ZealandNovzelando199912,199
All Nippon AirwaysJapanio199947,0216
Asiana AirlinesSud-Koreio200313,171
Austrian AirlinesAŭstrio200010,791
Blue1Finnlando20041,412
British Midland AirwaysBritio200010,053
Brussels AirlinesBelgio20095,551
Continental AirlinesUsono200967,0600
Croatia AirlinesKroatio20041,813
EgyptAirEgiptio20088,465
LOTPollando20033,949
LufthansaGermanio1997
fondomembro
70,5534
SAS Scandinavian AirlinesDanio
Norvegio
Svedio
1997
fondomembro
22,0210
Singapore AirlinesSingapuro200018,3106
South African AirwaysSud-Afriko20066,955
SpanairHispanio200310,245
Swiss International AirlinesSvisio200613,885
TAM Linhas AéreasBrazilo201030,4135
TAP PortugalPortugalio20058,772
Thai Airways InternationalTajlando1997
fondomembro
19,688
Turkish AirlinesTurkio200825,1132
United AirlinesUsono1997
fondomembro
80,0362
US AirwaysUsono200466,1356

Aliĝkandidato(j)

kompanio ŝtato aliĝdato
Air IndiaBaratoprobable printempe 2011 [2]

Eksaj membrokompanioj

La sekvaj komanioj estis aliancaj membroj kaj pro diversaj kialoj forlasis ĝin:

kompanio ŝtato malaliĝo kialo de la malaliĝo
Ansett AustraliaAŭstralio2002bankrotiĝis
Mexicana de AviaciónMeksiko2004Malaliĝis pro konflikto kun United Airlines pri flugliniaj rajtoj kaj la 10-an de novembro aliĝis en la konkurenca alianco oneworld
VARIGBrazilo2006bankrotiĝis; la posteula kompanio VRG Linhas Aéreas ne plu plenumis la kondiĉojn de alianca membro kaj estis malmembrigita
Shanghai AirlinesĈinio2010malaliĝis fine de oktobro 2010, la kompanio transpreniĝis de la kompanio China Eastern Airlines

Strukturaj datumoj

bazaj datumoj
Star AllianceLufthansa (por komparo)
spezoj171,22 miliardoj da USD (2009)33,86 miliardoj da USD (2009)
ĉiutagaj flugoj19.700 (2009)2.005 (2009)
alflugataj ŝtatoj175 (2009)78 (2009)
alflugataj flughavenoj1077 (2009)206 (2009)
"venditaj pasaĝeraj kilometroj" (RPK)1.212,7 miliardoj (2009)154,15 miliardoj (2009)
pasaĝeroj po jaro603,5 milionoj (2009)70,5 milionoj (2009)
dungitoj458.817 (2009)108.123 (2009)
aviadiloj3993 (2009)534 (2009)

Fonto: "Star Alliance Facts and Figures" ("faktoj kaj tabeloj pri la alianco", dokumento en formato PDF)

Notoj

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.