Stanisław Karolczyk | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 14-an de aprilo 1890 en Łódź | |
Morto | 30-an de novembro 1965 (75-jaraĝa) | |
Lingvoj | Esperanto vd | |
Ŝtataneco | Pollando vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Eska vd | |
Okupo | esperantisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Stanisław KAROLCZYK, ankaŭ konata sub la pseŭdonimo Eska (naskiĝis la 14-an de aprilo 1890 en Lodzo, Pollando, mortis en 1966) estis pola oficisto kaj esperantisto.
Karolczyk eklernis Esperanton en 1907 kaj poste tre aktivis en la pola Esperanto-movado. Li estis la prezidanto de Pola Esperanto-Asocio kaj kelkajn jarojn redaktoro de Pola Esperantisto. Li tradukis multe da verkoj de polaj aŭtoroj kaj sub la kaŝnomo "Eska" verkis originalajn poemojn en diversaj gazetoj. En la jaro 1912 aperis la verko Unuaj agordoj, eldonita kune kun Stanisław Zygmunt Braun.
Sep poemoj de Karolczyk eniris la libron Esperanta Antologio.
Entombigita en Lodzo - tombejo "Doly" ĉe la strato Smutna.
Tadukoj
- Stanislaw Balinski. La lasta kravato de Aleksy. Eld, Biblioteko de Pola Esperantisto, Varsovio, 1925.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.