Stanga altsalto
sporta fako kampatletiko
vertikala salto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
Stangoaltsaltado

Stangoaltsaltado, aŭ mallonge stangosalto, estas fako de la atletiko, en kiu sportisto helpe de longa fleksebla stango devas salti super saltolato. La lato havas longon de 4,5 m kaj estas metita sur du latoteniloj en tia maniero, ke ĝi falas, kiam ĝi estas eĉ se nur fajne tuŝata.

La stangoaltsaltado estas olimpika sporto por viroj ekde 1896 kaj por virinoj ekde 2000. Ĝi estas ankaŭ fako de la dekatlono, sed ne de la heptatlono. Ĝi estas unu el la kvar saltofakoj de la malpeza atletiko. Respondeca pri la reguloj de internaciaj konkursoj estas la IAAF.

Teĥniko

Stangoaltosalto konsistas el ses fazoj. Antaŭ ol saltisto komencas provon, oni frotas siajn manojn per magnezia karbonato aŭ rezino, por ke oni pli bone povas teni la stangon. La unua fazo estas la alkuro. Komence saltisto tenas la stangon tiel, ke ĝi montras 60° supren. La alkuro konsistas el 45 metroj aŭ proksimume 20 paŝojn da plirapidiĝanta kuro. Dum tio saltisto mallevas la stangon ĝis horizontala pozicio. Kuri rapide ĉe la fino gravas, ĉar oni uzas tiun movoenergion por levi sin. Aŭ alivorte: ju pli rapide oni kuras, des pli alte oni povas salti. La dua fazo estas la apogo. Oni malfleksas la brakojn al super la kapo kaj metas la stangon en la apogokeston. La tria fazo estas la eksalto. La punkto, de kie oni eksaltas devas esti sub la supra mano. Eksaltinte oni alprenas C-pozicion. La supra brako, torso kaj la eksalta kruro kurbiĝas simile al la litero C. La kvara fazo estas la suprenvolvo. La stango estas forte kurbigita pro la movoenergio de la saltisto. Dum tiu fazo oni kvazaŭ volvas sin surpen kaj unue alprenas L-pozicion. Tiam oni antaŭenmovas la krurojn kaj ili kune kun la torso havas formon de L. Fine oni movas sin en I-pozicion kun la piedoj supre kaj la kapo sube. En la kvina fazo - la turniĝa apogo - oni turnas sin ĉirkaŭ sia laŭalta akso tiel, ke oni ventrosube pasas la laton. La fina kaj sesa fazo estas la surteriĝo. En tiu post sukcesa paso de la lato oni surteriĝas kun la dorso sur la mato.

Saltejo

Stanga altosalto en la 1890-aj jaroj en Usono

Antaŭ la lato kaj fostoj super kiuj oni saltas troviĝas 45 metrojn longa kaj 1,22 metrojn larĝa alkurejo. Fine de la alkurejo kaj tuj antaŭ la lato estas apogokesto, en kiu oni metas la stangon por salti. Ĝi longas du metrojn kaj estas 20 cm profunda ĉe la fino. La lato devas esti produktita el vitrofibra plasto. Ĝi devas pezi maksimume du kilogramojn kaj havas diametron de 3 cm. La lato ne devas kurbiĝi pli ol du centimetrojn. Post la lato troviĝas 5×5 metrojn granda kaj 0,8 metrojn alta mato. Ambaŭflanke de la apogokesto ankaŭ troviĝas matoj.

Stango

Pri la stango ekzistas nur malmultaj reguloj. Oni devas uzi propran stangon kaj ties supraĵo devas esti glata. Pri la materialo, longo aŭ larĝo ne ekzsitas reguloj. Modernaj stangoj estas tuboj, kiujn oni produktas el vitrofibra plasto. Ĝis la unua mondomilito oni uzis simplajn lignostangojn. Poste angloj estis la unuaj, kiuj uzis bambuajn stangojn. Post la dua mondomilito metalaj stangoj estis preferitaj. Svedoj komencis uzi stangojn el aluminio. Ekde 1961 usonoj komencis uzi la ĝis nun uzatajn plastajn stangojn.

Konkurso-disvolvo

Kiam nur malmultaj sportistoj partoprenas, konkurso nur konsistas el finalo. Ĉe la grandaj internaciaj konkursoj saltistoj de du grupoj provas kvalifiki sin por la finalo. Oni kvalifikas sin por la finalo kiam oni atingas la kvalifikan alton. Se tro malmulte da saltistoj atingas tiun alton, la sekvantaj plej bonaj saltistoj ankaŭ atingas la finalon ĝis kiam minimuma nombro da saltistoj esta atingita.

Ĉiu saltisto povas mem elekti la unua alton super kiu ĝi volas salti. Por ĉiu alto saltisto havas tri provojn. Kiam saltisto sukcese saltis, ĝi rajtas plu partopreni. Alie post tri malsukcesaj saltoj saltisto eliminiĝas. Post malsukcesa salto atleto rajtas preterlasi la du restantajn provojn de tiu alto kaj uzi ilin ĉe la venonta alto. Same post du missaltoj, oni rajtis uzi la lastan provon ĉe la venonta alto. Ĝenerale tio signifas, ke saltisto post tri sinsekvaj malsukcesaj saltoj eliminiĝas el konkurso.

Por ĉiu provo saltisto havas unu minuton por komenci provon. Kiam nur tri saltistoj restas, ili havas du minutojn. Kiam la venkanto estas la lasta restanta partoprenanto, ĝi havas kvin minutojn. Tiam saltisto povas provi starigi rekordon (ekzemple personan aŭ mondan).

Venkinto estas la saltisto, kiu saltis plej alte. En okazo de egalaj altoj, al atleto, kiu bezonis malpli da provoj ĉe tiu alto estas pli bone rangigita. Se tiam ankoraŭ okazas egalstato, la saltisto kun malpli da missaltoj entute estas pli bone rangigita. Se post tio ankoraŭ pluraj saltistoj okupas la unuan rangon, okazos decida saltado.

Rekordoj

La mondan rekordon ĉe la viroj starigis la usona svedo Armand Duplantis per 6,18 metroj je la 15-a de Februaro 2020 en Glasgovo(Skotlando), unu semajnon post kiam li starigis la antaŭan rekordon. Ĉe la virinoj Jelena Gaĝijevna Isinbajeva el Rusujo atingis la rekordon per 5,06 metroj la 28-an de Aŭgusto 2009 en Zuriko (Svislando) dum konkurso de la Ora Ligo·

Ĉampionoj

Jen listoj de medalgajnintoj en Olimpiaj ludoj (OL) kaj mondaj ĉampionumoj (MĈ).

Viraj medalgajnintoj

Jarokonkursogajnintoalto(metroj)duatria
1896OL William Hoyt3,30 Albert Tyler Evangelos Damaskos
 Ioannis Theodoropoulos
1900OL Irving Baxter3,30 Meredith Colkett Carl-Albert Andersen
1904OL Charles Dvorak3,50 LeRoy Samse Louis Wilkins
1908OL Edward Cook
 Alfred Gilbert
3,71 Edward Archibald
 Charles Jacobs
 Bruno Söderström
1912OL Harry Babcock3,95 Frank Nelson
 Marc Wright
1920OL Frank Foss4,09 Henry Petersen Edwin Myers
1924OL Lee Barnes3,95 Glenn Graham James Brooker
1928OL Sabin Carr4,20 William Droegemueller Charles McGinnis
1932OL Bill Miller4,315 Shuhei Nishida George Jefferson
1936OL Earle Meadows4,35 Shuhei Nishida Sueo Oe
1948OL Guinn Smith4,30 Erkki Kataja Bob Richards
1952OL Bob Richards4,55 Don Laz Ragnar Lundberg
1956OL Bob Richards4,56 Bob Gutowski Georgios Roumbanis
1960OL Don Bragg4,70 Ron Morris Eeles Landström
1964OL Fred Hansen5,10 Wolfgang Reinhardt Klaus Lehnertz
1968OL Bob Seagren5,40 Claus Schiprowski Wolfgang Nordwig
1972OL Wolfgang Nordwig5,50 Bob Seagren Jan Johnson
1976OL Tadeusz Ślusarski5,50 Antti Kalliomäki David Roberts
1980OL Władysław Kozakiewicz5,78 Tadeusz Ślusarski
 Konstantin Volkov
1983 Serhij Bubka5,70 Konstantin Volkov Atanas Tarev
1984OL Pierre Quinon5,75 Mike Tully Earl Bell
 Thierry Vigneron
1985 Serhij Bubka5,85 Thierry Vigneron Rodion Gataullin
1988OL Serhij Bubka5,90 Rodion Gataullin Grigorij Jegorov
1991 Serhij Bubka5,95 István Bagyula Maksim Tarassov
1992OL Maksim Tarassov5,80 Igor Trandenkov Javier García
1993 Serhij Bubka6,00 Grigorij Jegorov Maksim Tarassov
1995 Serhij Bubka5,92 Maksim Tarassov Jean Galfione
1996OL Jean Galfione5,92 Igor Trandenkov Andrei Tivontschik
1997 Serhij Bubka6,01 Maksim Tarassov Dean Starkey
1999 Maksim Tarassov6,02 Dmitrij Markov Aleksander Averbuĥ
2000OL Nick Hysong5,90 Lawrence Johnson Maksim Tarassov
2001 Dmitrij Markov6,05 Aleksander Averbuĥ Nick Hysong
2003 Giuseppe Gibilisco5,90 Okkert Brits Patrik Kristiansson
2004OL Timothy Mack5,95 Toby Stevenson Giuseppe Gibilisco
2005 Rens Blom5,80 Brad Walker Pavel Gerasimov
2007 Brad Walker5,86 Romain Mesnil Danny Ecker
2008OL Steven Hooker5,96 Jevgenij Lukjanenko Derek Miles
2009 Steven Hooker5,90 Romain Mesnil Renaud Lavillenie
2011 Paweł Wojciechowski5,90 Lázaro Borges Renaud Lavillenie
2012OL Renaud Lavillenie5,97 Björn Otto Raphael Holzdeppe
2013 Raphael Holzdeppe5,89 Renaud Lavillenie Björn Otto
2015 Shawnacy Barber5,90 Raphael Holzdeppe Paweł Wojciechowski
 Renaud Lavillenie
 Piotr Lisek
2016OL Thiago Braz da Silva6,03 Renaud Lavillenie Sam Kendricks
2017 Sam Kendricks5,95 Piotr Lisek Renaud Lavillenie
2019 Sam Kendricks5,97 Armand Duplantis Piotr Lisek

Virinaj medalgajnintoj

Jarokonkursogajnintoalto(metroj)duatria
1999 Stacy Dragila4,60 Anĵela Balaĥonova Tatiana Grigorieva
2000OL Stacy Dragila4,60 Tatiana Grigorieva Vala Flosadóttir
2001 Stacy Dragila4,75 Svetlana Feofanova Monika Pyrek
2003 Svetlana Feofanova4,75 Annika Becker Jelena Isinbajeva
2004OL Jelena Isinbajeva4,91 Svetlana Feofanova Anna Rogowska
2005 Jelena Isinbajeva5,01 Monika Pyrek Pavla Hamáčková
2007 Jelena Isinbajeva4,80 Kateřina Baďurová Svetlana Feofanova
2008OL Jelena Isinbajeva5,05 Jennifer Stuczynski Svetlana Feofanova
2009 Anna Rogowska4,75 Chelsea Johnson
 Monika Pyrek
2011 Fabiana Murer4,85 Martina Strutz Svetlana Feofanova
2012OL Jennifer Suhr4,75 Yarisley Silva Jelena Isinbajeva
2013 Jelena Isinbajeva4,89 Jennifer Suhr Yarisley Silva
2015 Yarisley Silva4,90 Fabiana Murer Nikoleta Kiriakopulu
2016OL Katerini Stefanidi4,85 Sandi Morris Eliza McCartney
2017 Katerini Stefanidi4,91 Sandi Morris Robeilys Peinado
 Yarisley Silva
2019 Anĵelika Sidorova4,95 Sandi Morris Katerini Stefanidi

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.