Stan Rogers | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Stanley Allison Rogers |
Naskiĝo | 29-an de novembro 1949 en Hamiltono |
Morto | 2-an de junio 1983 (33-jaraĝa) en Cincinnati/Northern Kentucky International Airport |
Mortokialo | enspiro de haladzo |
Ŝtataneco | Kanado |
Alma mater | Trent University |
Familio | |
Infano | Nathan Rogers |
Okupo | |
Okupo | kantoverkisto • kantaŭtoro • komponisto • kantisto • poeto |
TTT | |
Retejo | http://stanrogers.net/ |
Stan ROGERS estis kanada kantisto kaj kantoverkisto. Li naskiĝis la 29-an de novembro, 1949 en Hamilton, Ontario, kaj mortis la 2-an de junio, 1983.
Li estis konata pro sia riĉa baritona voĉo kaj pro siaj bele prilaboritaj popolkantecaj kantotekstoj, ofte inspiritaj de la ĉiutagaj vivospertoj de laboristoj en la atlantikaj provincoj de Kanado (de kie venis liaj gepatroj) kaj poste ankaŭ en la stepoj de okcidenta kaj meza Kanado. Nur 33-jara, li mortis en incendio aviadila ĉe flughaveno en norda Kentukio, survoje hejmen de kantofestivalo en Teksaso. Lia influo sur la indiĝena popolmuziko de Kanado restas fortega, kaj kantoj liaj (ekzemple Northwest Passage, Mary Ellen Carter (Rise Again), Barrett's Privateers ka.) estas vaste kantataj tra anglalingvujo.