Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Stakio
arbara stakio (“Stachys sylvatica”)
arbara stakio (“Stachys sylvatica”)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: asteredoj Asteridae

lamiedoj Lamiidae

Ordo: lamialoj Lamiales
Familio: lamiacoj Lamiaceae
Genro: stakio Stachys
Specioj

ĉ. 300 specioj

La stakio[1] (latine Stachys), ankaŭ nomata stakiso[2]staĥiso[3], estas plantgenro el la familio lamiacoj (Lamiaceae). La ĉ. 300 specioj estas disvastiĝintaj tutmonde.

Priskribo

ilustraĵo de Stachys hyssopifolia
dusimetriaj floroj de marĉa stakio Stachys palustris
kamerfrukto de arbara stakio (“Stachys sylvatica”)

Vegetaj trajtoj

Specioj stakisaj estas plej ofte rektaj, unujarajmultjaraj herbaj plantoj, malofte ankaŭ duonarbustoj aŭ malgrandaj arbustoj. Kelkfoje estiĝas rizomoj kiel rezervorgano. La folioj estas kontraŭstarantaj. La foliplato estas simpla.

Generaj trajtoj

La floroj staras en densaj pseŭdoverticiloj, kiuj staras en la akseloj de braktesimilaj folioj. La foliaro estas ne tre diferenca de la ordinara folihava tigo. La pedunkloj estas mallongaj kaj apenaŭ videblaj. La floroj estas tipaj floroj de Lamiacoj. La duseksaj floroj estas dusimetriaj kaj kvinpartaj kun duobla involukro (perianto). La kvin verdaj sepaloj estas tubforme ĝis sonorilforme kunkreskintaj. La koloro de la petaloj estas diversa, ruĝeca, rozea, flava aŭ blanka. La kvin petaloj estas kunkreskintaj. La petala tubo estas cilindroforma. Supra kaj malsupra lipoj ĉiam ekzistas. La supra lipo estas pli aŭ malpli plata, ĉiuokaze ne tre kava. La triloba malsupra lipo estas pli longa ol la supra lipo. La kvar stamenoj elstaras el la korola tubo, sed ne estas pli grandaj ol la supra lipo. La sola distinga trajto de la floroj estas, ke la stamenoj dum la fino de la flortempo turniĝas eksteren arkoforme. La kamerfrukto disiĝas en kvar kameroj. La trieĝaj kameroj estas ovformaj ĝis oblongaj.

Etimologio

La scienca nomo Stachys elvenas el latino stachys, yos kaj el la greka στάχυς, υος, kio signifas "spiko" en tiuj malnovaj lingvoj, tiel aludante la pseŭdospikon de tiu genro.

La esperantigo "stakio" menciita en PIV[1] estas klasike konstruita laŭ la etimologia genitiva formo (latine stachyos aŭ greke στάχυος).

Taksonomio

La genran nomon Stachys unuafoje menciis en la jaro 1753 Carl von Linné en Species Plantarum. Tipa specio estas arbara stakio. Sinonimoj por Stachys L. estas: Aspasi E.MEY. EX PFEIFF., Bonamya NECK., Eriostemum STEUD., Eriostomu HOFFMANNS. & LINK,Galeopsi HILL nom. illeg. kaj Galeopsis MOENCH nom. illeg. non Galeopsis, Lamiostachys KRESTOVSK., Menitskia (KRESTOVSK.) KRESTOVSK., Ortostachys FOURR. Stachyus ST.-LAG.,Tetrahitum HOFFMANNS. & LINK, Trixago HALLER, Trixella FOURR.,Zieteni GLED., Olisia SPACH.

Specioj kaj ties disvastiĝo

habito de Stachys aegyptiaca
Stachys ajugoides
alpa stakio (Stachys alpina)
Stachys ×ambigua
pseŭdoverticilo kun dusemetriaj floroj en detalo de la unujara stakio (Stachys annua)
Stachys arabica
agra stakio (Stachys arvensis)
bobelstakio (Stachys bullata)
bizanca stakio (Stachys byzantina)
Stachys chamissonis var. cooleyae
Stachys circinata
skarlata stakio (Stachys coccinea)
korsika stakio (Stachys corsica)
 »Stachys distans »
 »Stachys fontqueri »
germana stakio (« Stachys germanica »)
glua stakio (« Stachys glutinosa »)
 »Stachys ionica »
lavendfolia stakio (« Stachys lavandulifolia »)
Stachys mexicana
Stachys neurocalycina
Bazilia stakio (Stachys ocymastrum)
marĉa stakio (Stachys palustris)
Stachys persica
Stachys plumosa
Stachys pycnantha
rekta stakio (Stachys recta)
Stachys saxicola
arbara stakio (Stachys sylvatica)
Stachys tenuifolia
Stachys viticina

La genro Stachys estas kun 300 ĝis 360 specioj disvastiĝinta tutmonde, escepte de Aŭstralio kaj Nov-Zelando. Centroj de tiu genro estas la mediteranea regiono kune kun Proksima Oriento, Sudafriko (41 specioj, el kiuj 21 nur tie.) kaj Ĉilio. En okcidenta Azio hejmas ĉ. 114 specioj.

  • Stachys acerosa Boiss.: La hejmregiono estas Irano.
  • Stachys aculeolata Hook f.: Ĝi estas disvastiĝinta en tropika Afriko.
  • Stachys adulterina Hemsl.: Ĝi bone kreskas en altoj de ĉ. 1800 m kaj nur en la ĉinaj provincoj Hubejo kaj Siĉuano. Ĝiaj rizomoj estas manĝeblaj.
  • Stachys aegyptiaca Pers.: La disvastiĝejo estas Egiptio (Sinajo) ĝis Israelo.
  • Stachys aethiopica L.: Ĝi hejmas de tropika ĝis suda Afriko.
  • tubera stakio, ĉina artiŝoko, japana terpomo (Stachys affinis BUNGE, sin.: Stachys sieboldii MIQ., Stachys tuberifera NAUDIN): Ĝi hejmas en la ĉinaj provincoj Gansuo, Hebejo, Hubejo, Interna Mongolio, Ningŝjao, Ĉinghajo, Ŝenŝjio, Ŝandongo, Ŝanŝio, Siĉuano kaj Ŝinĝango. Ĝi estas kultivata en Eŭropo, Azio, Sudafriko, Nov-Zelando, Nord- kaj Sudameriko. Ĝiaj tuberformaj rizomoj estas manĝeblaj.
  • Stachys agraria Schltdl. & Cham.: Gi hejmas de Teksaso, trans Meksiko ĝis Gvatemalo.
  • Stachys ajugoides Benth.: Ĝi kreskas de okcidenta Kanado ĝis la nordokcidento de Meksikio.
  • Stachys albanica Markgr.: Ĝi estas endemia specio en Albanio.
  • Stachys albens A.Gray: Ĝia hejmregiono estas Kalifornio.
  • Stachys albicaulis Lindl.: Ĝi kreskas de Ĉilio ĝis la okcidenta Argentino.
  • Stachys albiflora N.E.Br.: Ĝi hejmas en la sudafrikaj provincoj Provinco Liberŝtato kaj KvaZulu-Natalo.
  • Stachys albotomentosa Ramamoorthy: Ĝia hejmregiono estas nordokcidenta Meksikio.
  • Stachys aleurites » Boiss. & Heldr.: Ĝia hejmregiono estas sudokcidenta Turkio.
  • Stachys alpigena T.C.E.Fr.: La du subspecioj estas disvastiĝintaj de Etiopio tra Kenjo ĝis Ruando.
  • alpa stakio (Stachys alpina L.) (Sin.: Stachys macrophylla Albov, Stachys persica S.G.Gmel. ex C.A.Mey.): La specio estas disvastiĝinta en du subspecioj de Eŭropo ĝis norda Irano.
  • Stachys amanica P.H.Davis: Ĝia hejmregiono estas suda Turkio.
  • Stachys × ambigua SM.: Tiu ĉi hibrido el Stachys palustris × Stachys sylvatica kreskas en Eŭropo.
  • Stachys anamurensis Sümbül: Ĝia hejmregiono estas Turkio.
  • Stachys andongensis Hiern: Ĝia hejmregiono estas Angolo.
  • Stachys angustifolia M.Bieb.: Ĝia hejmregiono etendiĝas de Sudorienta Eŭropo ĝis Krimeo.
  • Stachys anisochila Vis. & Pancic: Ĝia hejmregiono estas la norda Balkana duoninsulo.
  • unujara stakio (Stachys annua (L.) L.; sin.: Stachys pubescens Ten.): La kvar subspecioj kreskas de Eŭropo ĝis la malproksima oriento de Rusio.
  • Stachys antalyensis Ayasligil & P.H.Davis: Ĝia hejmregiono estas sudokcidenta Turkio.
  • Stachys aperta Epling: Ĝia hejmregiono estas Peruo.
  • Stachys appalachiana D.B.Poind. & J.B.Nelson: Ĝi estas priskribita unuafoje en 2011 el Norda Karolino.
  • Stachys arabica HOornem.: Ĝia hejmregiono estas de suda Turkio ĝis Israelo.
  • Stachys arachnoidea Codd: Ĝia hejmregiono estas suda Afriko.
  • Stachys araucana Phil.: Ĝia hejmregiono estas meza ĝis suda Ĉilio.
  • Stachys arenaria Vahl: Ĝia hejmregiono estas la okcidento kaj mezo de la mediteranea regiono.
  • Stachys arenariiformis Rouy: Ĝia hejmregiono estas Rumanio kaj Bulgario.
  • Stachys argillicola Sebsebe: La du subspecioj estas el nordorienta kaj orienta tropika Afriko.
  • Stachys aristata Greenm.: Ĝia hejmregiono estas sudokcidenta Meksikio.
  • Stachys arrecta L.H.Bailey: Ĝi bone kreskas en altoj de 1500 ĝis 2000 m en la ĉinaj provincoj Anhujo, Henano, Hubejo, Hunano, Ĝjangsuo, Ŝenŝjio, Ŝanŝio kaj Ĝeĝjango.
  • Stachys arriagana B.L.Turner: Ĝia hejmregiono estas la meksikia ŝtato San Luis Potosí.
  • agra stakio (Stachys arvensis (L.) L.: Ĝia hejmregiono estas inter Makaronezio kaj Tajvano.
  • Stachys aspera Michx.: Ĝia hejmregiono estas Usono.
  • Stachys asperata Hedge: Ĝia hejmregiono estas la nordaj provincoj Antsiranana kaj Mahajanga de Madagaskaro.
  • Stachys atherocalyx K.Koch: Ĝia hejmregiono estas de sudorienta Eŭropo ĝis norda Irano.
  • Stachys aucheri Benth. (sin.: Stachys koelzii RECH. F.): Ĝia hejmregiono estas okcidenta Irano./>
  • Stachys aurea Benth.: Ĝia hejmregiono estas sudafrikaj provincoj Norda Kablando kaj okcidenta Kablando.[4]
  • Stachys babunensis Micevski: Ĝia hejmregiono estas Makedonio.
  • Stachys bakeri BRIQ. (sin.: Stachys debilis BAKER nom. illeg.: Ĝia hejmregiono estas Madagaskaro.
  • Stachys balansae Boiss. & Kotschy: Ĝia hejmregiono estas de orienta Turkio ĝis norda Irano.
  • Stachys balensis Sebsebe: Ĝia hejmregiono estas Etiopio.
  • Stachys bayburtensis R.Bhattacharjee & Hub.-Mor.: Ĝia hejmregiono estas norda Turkio.
  • Stachys baytopiorum Kit Tan & Yildiz: Ĝia hejmregiono estas nordoriena Turkio.
  • Stachys beckeana Dörfl. & Hayek: Ĝia hejmregiono estas etendiĝas de Montenegro ĝis norda Albanio.
  • Stachys benthamiana Boiss.: Ĝia hejmregiono estas de norda Irako ĝis okcidenta Irano.
  • Stachys bergii G.A.Mulligan & D.B.Munro: Ĝia hejmregiono estas Kalifornio.
  • Stachys biflora Hook. & Arn.: Ĝia hejmregiono estas Meksikio.
  • Stachys bigelovii A.Gray: Ĝia hejmregiono estas suda Teksaso kaj norda Meksikio.
  • Stachys bithynica Boiss.: Ĝi estas disvastiĝinta de Grekio ĝis la nordo de Turkio kaj ĝis Krimeo.
  • Stachys bizensis Schweinf. ex Penzig: Ĝia hejmregiono estas Eritreo.
  • Stachys × bodeana Bunge: Tiu ĉi hibrido el Stachys inflata × Stachys lavandulifolia hejmas en okcidenta Irano.
  • Stachys bogotensis Kunth: Ĝia hejmregiono estas Kolombio.
  • Stachys bolusii Skan: Ĝi kreskas nature en la sudafrika provinco Okcidenta Kablando.[4]
  • Stachys bombycina Boiss.: Ĝia hejmregiono estas sudokcidenta Turkio.
  • Stachys boraginoides Schltdl. & Cham.: Ĝia hejmregiono estas Meksiko.
  • Stachys brachiata Bojer ex Benth. (Sin.: Stachys madagascariensis Briq., Stachys rupicola Bojer ex Benth.): Ĝi troviĝas en la nordaj provincoj Antananarivo kaj Fianarantsoa de Madagaskaro.
  • Stachys brachyclada Noë ex Coss.: Ĝia hejmregiono estas la okcidenta mediteranea regiono.
  • Stachys brantii Benth.: Ĝia hejmregiono estas sudokcidenta Turkio.
  • Stachys bridgesii Benth.: Ĝia hejmregiono estas meza kaj suda Ĉilio.
  • bobela stakio (Stachys bullata Benth.): Ĝia hejmregiono estas okcidenta Kalifornio.
  • Stachys burchelliana Launert: Ĝi kreskas de Namibio ĝis Okcidenta Kablando.
  • Stachys burgsdorffioides (Benth.) Boiss.: Ĝi ekzistas en du subspecioj en Turkio ĝis norda Irako.
  • Stachys × burrii P.H.Davis: Tiu ĉi hibrido el Stachys cretica × Stachys sericantha venas el Turkio.
  • Stachys buttleri R.R.Mill}}: Ĝia hejmregiono estas sudokcidenta Turkio.
  • bizanca stakio (Stachys byzantina K.Koch, sin.: Stachys lanata Jacq.): Ĝi devenas el sudokcidenta Azio.
  • Stachys caffra E.Mey. ex Benth.: Ĝia hejmregiono estas la sudafrikaj provincoj Orienta Kablando, Liberŝtato, Ĥaŭtengo, Kvazulu-Natalo, Limpopo kaj Mpumalango.
  • Stachys calcicola Epling}}: Ĝia hejmregiono estas Gvatemalo.
  • neĝa stakio (Stachys candida Bory & Chaub.): Tiu ĉi endemia specio troviĝas nur en la montaro Tajgeto en suda Grekio.
  • Stachys canescens Bory & Chaub.: Ĝia hejmregiono estas suda Grekio.
  • Stachys cataonica R.Bhattacharjee & Hub.-Mor.: Ĝia hejmregiono estas orienta Turkio.
  • Stachys chamissonis Benth.: Ĝia hejmregiono estas okcidenta Kanado kaj okcidenta Usono.
  • Stachys chasmosericea Ayasligil & P.H.Davis: Ĝia hejmregiono estas sudokcidenta Turkio.
  • Stachys chinensis Bunge ex Benth.: Ĝia hejmregiono estas [[Rusio] kaj la ĉinaj provincoj Gansup, Hebejo, Hejlongĝjango, Ĝilinio, Ljaŭningo, Interna Mongolio, Ŝenŝjio kaj Shanxi.
  • Stachys choruhensis Kit Tan & Sorger: Ĝia hejmregiono estas nordokcidenta Turkio.
  • Stachys chrysantha Boiss. & Heldr.: Ĝia hejmregiono estas suda Grekio.
  • Stachys circinata L’Hér.: Ĝia hejmregiono estas suda Hispanio, Alĝerio, Tunizio kaj Maroko.
  • citrona stakio (Stachys citrina Boiss. & Heldr. ex Benth.): Ĝia hejmregiono estas [Malgrandazio]].
  • Stachys clingmanii Small: Ĝia hejmregiono estas orienta Usono.
  • skarlata stakio (Stachys coccinea Ortega): Ĝi estas disvastiĝinta en Nordameriko.
  • Stachys collina Brandegee: Ĝia hejmregiono estas Meksiko.
  • Stachys comosa Codd: Ĝi nature kreskas en la sudafrikaj provincoj Orienta Kablando kaj Kvazulu-Natalo.[4]
  • Stachys cordata Riddell: Ĝia hejmregiono estas norda, meza kaj orienta Usono.
  • Stachys cordifolia Prain: Ĝia hejmregiono estas Birmo.
  • Korsika stakio (Stachys corsica Pers.): Ĝia hejmregiono estas Sardio kaj Korsiko.
  • Kreta stakio (Stachys cretica L.): Ĝi troviĝas en dek du subspecioj en la meditereanea regiono kaj Okcidentazio.
  • Stachys ×cryptadenia Rech. f. (= Stachys cretica subsp. salviifolia × Stachys thirkei)
  • Stachys cuneata Banks ex Benth.: Ĝia hejmregiono estas la sudafrikaj provincoj Okcidenta kaj norda Kablando.[4]
  • Stachys cydni Kotschjy ex Gemici & Leblebici: Ĝia hejmregiono estas Turkio.
  • Stachys cymbalaria Briq.: Ĝia hejmregiono estas la sudafrikaj provinoj Orienta Kablando kaj Kvazulu-Natalo.[4]
  • Stachys darcyana A.Pool:Ĝi estas disvastiĝinta de Kostariko ĝis Panamo .
  • Stachys debilis Kunth: Ĝia hejmregiono estas Ekvadoro.
  • Stachys didymantha Brenan}}: Ĝia hejmregiono estas Malavio kaj Mozambiko.
  • Stachys ×digenea Legué}} = Stachys alpina × Stachys germanica
  • Stachys dinteri Launert}}: Ĝia hejmregiono estas Namibio.
  • Stachys distans Benth.: Ĝi estas disvastiĝinta en la oriento de la Mediteranea regiono.
  • Stachys diversifolia Boiss.: Ĝia hejmregiono estas suda Turkio ĝis okcidenta Sirio.
  • Stachys dregeana Benth.: Ĝia hejmregiono estas suda Afriko.
  • Stachys drummondii Benth.: Ĝia hejmregiono estas Teksaso ĝis nordorienta Meksiko.
  • Stachys durandiana Coss.: Ĝia hejmregiono estas Maroko.
  • Stachys duriaei Noë: Ĝia hejmregiono estas Alĝerio kaj Tunizio.
  • Stachys ehrenbergii Boiss.: Ĝia hejmregiono estas okcidenta Sirio kaj Libano.
  • Stachys elliptica Kunth: Ĝia hejmregiono estas Ekvadoro.
  • Stachys eplingii J.B.Nelson: La hejmregiono etendiĝas de Oklahomo ĝis sudorienta Usono.
  • Stachys erectiuscula Gürke: Ĝia hejmregiono estas la sudafrikaj provincoj Mpumalango kaj Kvazulu-Natalo.
  • Stachys eremicola Epling: Ĝia hejmregiono estas la nordo de Ĉilio.
  • Stachys eriantha Benth.: Ĝi hejmas de Meksiko kaj de Kolombio ĝis Ecvadoro, kaj en la nordokcidento de Venezuelo.
  • Stachys euadenia P.H.Davis: Ĝia hejmregiono estas suda Turkio.
  • Stachys euboica Rech. f.: Ĝi estas endemia specio en Eŭbeo.
  • Stachys fendleri Brio.: La hejmregiono estas norda kaj nordokcidenta Venezuelo.
  • Stachys filifolia Hedge: Ĝia hejmregiono estas Madagaskaro.
  • Stachys flavescens Benth.: Ĝi hejmas en la sudafrikaj provincoj Orienta kaj Okcidenta Kablando.
  • Stachys flexuosa Skan: Ĝi hejmas en la sudafrika provincoj Orienta Kablando kaj KvaZulu-Natalo.[4]
  • Stachys floccosa Benth.: Ĝia hejmregiono estas oreinta Afganio ĝis okcidenta Himalajo.
  • Stachys floridana Shuttlew. ex Benth.: Ĝia hejmregiono estas Florido.
  • Stachys fominii Sosn. ex Grossh.: Ĝia hejmregiono estas suda Transkaŭkazio.
  • Stachys fontqueri Pau: Ĝia hejmregiono estas Maroko.
  • Stachys forsythii Hedge: Tiu ĉi endemia specio troviĝas en Madagaskaro, tie nur en la provinco Fianarantsoa.
  • Stachys fragillima Bornm.: Ĝi hejmas en norda Irako.
  • Stachys fruticulosa M.Bieb. (sin.: Stachys araxina Kopell., Stachys sosnowskyi Kopell.): Ĝi hejmas en nordorienta Turkio ĝis Irano.
  • Stachys geobombycis C.Y.Wu: Ĝi kreksas en foliarbaroj kaj humidaj herbejoj en alto de 200 ĝis 700 m en la ĉinaj provincoj Fujiano, Guangdongo, Guanĝio, Hubejo, Hunano, Ĝjangŝjio kaj Ĝeĝjango.
  • germana stakio (Stachys germanica L.): La kvar subspecioj estas disvastiĝintaj en Kanariaj insuloj, tra Eŭropo kaj ĝis Kaŭkazio.
  • Stachys gilliesii Benth.: La disvastiĝejo etendiĝas de okcidenta Sudameriko ĝis Ĉilio, Argentino kaj Brazilo.
  • Stachys glandulibracteata Y.B.Harv.: Ĝia hejmregiono estas sudokcidenta Tanzanio.
  • Stachys glandulifera Post: Ĝia hejmregiono estas Mediteraneo.
  • Stachys glandulosa Hutch. & E.A.Bruce: Ĝia hejmregiono estas norda [Somalio]].
  • Stachys globosa Epling: Ĝia hejmregiono estas nordorienta Meksikio.
  • glua stakio (Stachys glutinosa L.): Ĝia hejmregiono estas Korsiko, Sardio kaj Kaprio.
  • Stachys gossweileri G.Taylor: Ĝia hejmregiono estas Angolo.
  • Stachys graciliflora C.Presl: Ĝia hejmregiono estas suda Afriko.
  • Stachys graeca Boiss. & Heldr.: Ĝia hejmregiono estas Grekio.
  • Stachys grandidentata Lindl.: Ĝia hejmregiono estas norda kaj meza Ĉilio.
  • Stachys grandifolia E.Mey.: Ĝi troviĝas en suda Afriko.
  • Stachys graveolens Nábelek: Ĝia hejmregiono estas norda Irako.
  • Stachys guyoniana Noë ex Batt.: Ĝia hejmregiono estas Alĝerio.
  • Stachys hamata Epling: Ĝi estas disvastiĝinta en la meksika ŝtato Chiapas.
  • Stachys hebens Epling: Ĝia hejmregiono estas Kolombio.
  • Stachys heraclea All.: Ĝi hejmas en Hispanio, Francio, Italio kaj Sicilio.
  • Stachys herrerae Epling: Ĝia hejmregiono estas Peruo.
  • Stachys herrerana Rzed. & Calderón: Ĝi troviĝas nur en la meksika ŝtato Hidalgo.
  • Stachys hians Briq.: Ĝia hejmregiono estas Kolombio.
  • Stachys hildebrandtii Vatke: Ĝi hejmas de Somalio tra Kenjo ĝis Tanzanio.
  • Stachys hintoniorum B.L.Turner: Ĝi hehmas en nordorienta Meksikio.
  • Stachys hispida Pursh: Ĝia hejmregiono estas Kanado kaj Usono.
  • Stachys hissarica Regel: Ĝia hejmregiono estas Taĝikio kaj norda Afganio.
  • Stachys huber-morathii R.Bhattacharjee: Ĝia hejmregiono estas norda Turkio.
  • Stachys huetii Boiss.: Ĝia hejmregiono estas nordorienta Turkio.
  • Stachys huillensis Hiern: Ĝia hejmregiono estas Angolo.
  • Stachys humbertii Hedge: Ĝia hejmregiono estas centra Madagaskaro.
  • Stachys humifusa Burch. ex Benth.: Ĝi hejmas en la sudafrikaj provincoj Orienta Kablando kaj KvaZulu-Natalo.[4]
  • Stachys hydrophila Boiss.: Ĝxi nature kreskas en Sirio kaj antaŭe ankaŭ en Alĝerio.
  • Stachys hyssopifolia Michx.: Ĝia hejmregiono estas norda, orienta kaj meza Usono.
  • Stachys hyssopoides Burch. ex Benth.: Ĝia hejmregiono estas suda Afriko.
  • Stachys iberica M.Bieb.: Ĝi ekzistas en du subspecioj en Krimeo kaj de Turkio ĝis norda Irano.
  • Stachys iltisii J.B.Nelson: Ĝia hejmregiono estas Arkansaso kaj orienta Oklahomo.
  • Stachys inanis Hausskn. & Bornm.: Ĝia hejmregiono estas en orienta Turkio.
  • Stachys inclusa Epling: Ĝia hejmregiono estas la meksikaj ŝtatoj Puebla kaj Oaxaca.
  • Stachys inflata Benth. (inkl. Stachys schtschegleevii Sosn. ex Grossh.): Ĝi ekzistas en du subspecioj de norda Turkio ĝis Irano.
  • Stachys intermedia Aiton: Ĝia hejmregiono estas Kaŭkazio.
  • Stachys ionica Halácsy: Ĝia hejmregiono estas okcidenta Grekio.
  • Stachys iraqensis R.Bhattacharjee: Ĝia hejmregiono estas norda Irako.
  • makedona stakio (Stachys iva Griseb.): Ĝi ekzistas nur en Balkanio (Makedonio kaj Greklio).
  • Stachys jaimehintonii B.L.Turner: Ĝia hejmregiono estas nur la meksika ŝtato Michoacán.
  • Stachys jijigaensis Sebsebe: Ĝia hejmregiono estas Etiopio.
  • Stachys keerlii Benth.: Ĝi hejmas en meza kaj sudokcidenta Meksiko.
  • Stachys kermanshahensis Rech. f.: Ĝia hejmregiono estas okcidenta Irano.
  • Stachys ketenoglui Kaynak, Daşkin & Yilmaz: Ĝia hejmregiono estas la sudo de Turkio.
  • Stachys komarovii Knorring: Ĝia hejmregiono estas la malproksimorienta rusa regiono Primorje.
  • Stachys kotschyi Boiss. & Hohen.: Ĝia hejmregiono estas norda kaj nordorienta Irako.
  • Stachys kouyangensis (Vaniot) Dunn: Ĝxi ekzistas en kvin variaĵoj en altoj de 900 ĝis 3800 m en la ĉinaj provincoj Gŭiĝoŭo, Hubejo, Siĉuano, Junano kaj Tibeto.
  • Stachys kulalensis Sebsebe: Ĝi estas endemia specio sur la monto Kulal en norda Kenjo.
  • Stachys kuntzei Gürke: Ĝia hejmregiono estas suda Afriko.
  • Stachys kurdica Boiss. & Hohen. (Sin.: Stachys ballotiformis Vatke}}, « Stachys asterocalyx » Rech. f.): Ekzistas tri subspecioj en sudorienta Turkio, en Irako kaj en okcidenta Irano.
  • Stachys lamarckii Benth.: Ĝi devenas nur de la sudafrika regiono Norda Kablando.[4]
  • Stachys lamioides Benth.: Ĝia hejmregiono estas Kolombio kaj Ekvadoro.
  • Stachys langmaniae Rzed. & Calderón: Ĝia hejmregiono estas nordorienta Meksiko.
  • Stachys lanigera (Bornm.) Rech. F.: Ĝia hejmregiono estas okcidenta Irano.
  • Stachys latidens Small: Ĝia hejmregiono estas Usono.
  • lavenfolia stakio (Stachys lavandulifolia Vahl): Ĝi estas disvastiĝinta en [Malgrandazio]] ĝis Irano.
  • Stachys laxa Boiss. & Buhse: Ĝia hejmregiono estas norda kaj nordorienta Irano.
  • Stachys leucoglossa Griseb.: Ĝia hejmregiono estas Balkanio.
  • Stachys ×leucomalla Bornm. & Gauba}}: Ziu ĉi hibrido el Stachys inflata“ × Stachys laxa“ ekzistas en Irano.
  • Stachys libanotica Benth.: Ĝia hejmregiono estas okcidenta Sirio.
  • Stachys lindenii Benth.: Ĝia hejmregiono estas suda Meksiko ĝis Gvatemalio.
  • Stachys linearis Burch. ex Benth.: La planto hejmas en suda Afriko.
  • Stachys longiflora Boiss. & Balansa: Ĝia hejmregiono estas suda Turkio.
  • Stachys longispicata Boiss. & Kotschy: Ĝia hejmregiono estas la orienta mediteranea regiono ĝis norda Irako.
  • Stachys lyallii Benth.: Ĝia hejmregiono estas la madagaskaraj provincoj Antananarivo, Antsiranana, Fianarantsoa kaj Toliara.
  • Stachys macraei Benth.: Ĝia hejmregiono estas meza kaj suda Ĉilio.
  • Stachys macrotricha Rech. f. & Goulimy}}: Ĝia hejmregiono estas Grekio.
  • Stachys malacophylla Skan: Ĝia hejmregiono estas la sudafrika provinco Orienta Kablando.
  • Stachys manantlanensis B.L.Turner: Ĝi hejmas nur en la meksika ŝtato Jalisco.
  • Stachys mandonianaIlçim, Çenet & Dadandi: Ĝia hejmregiono estas suda Turkio.
  • Stachys mardinensis (Post) R.R.Mill: La hejmregiono estas orienta kaj sudorienta Turkio.
  • Stachys maritima Gouan: La disvastiĝejo etendiĝas de la marbordo de Mediteraneo ĝis okcidenta Kaŭkazio.
  • Stachys marrubiifolia Viv.: La hejmregiono estas Korsiko, okcidenta Italio, Alĝerio kaj Tunizio.
  • Stachys matthewsii G.P.Fleming, J.B.Nelson & J.F.Towns.: Ĝi estas priskribita unuafoje en 2011 kaj hejmas en suda Virginio kaj Norda Karolino.
  • Stachys mayorii Briq.: Ĝia hejmregiono estas Kolombio.
  • Stachys × medebachensis Feld & O.Koenen: Tiu ĉi hibrido el Stachys alpina“ × Stachys sylvatica“ troviĝas en Eŭropo.
  • Stachys megalodonta Hausskn. & Bornm. ex P.H.Davis: La du subspecioj hejmas de sudorienta Turkio ĝis nordokcidenta Irano.
  • Stachys melampyroides HAND.-MAZZ.: La hejmregiono estas sudorienta Turkio ĝis okcidenta Irano.
  • Stachys melissifolia Benth. (Sin.: Stachys emodi“ HEDGE): Ĝi estas disvastiĝinta de Afganio kaj Hindio tra Nepalo ĝis Tibeto.
  • Stachys menthifolia VIS.: La hejmregiono estas Balkanio.
  • Stachys menthoides Kotschy & Boiss.: La hejmregiono estas sudorienta Turkio.
  • “Stachys mexicana Benth. (sin.: “Stachys ciliata DOUGLAS EX BENTH.}}, “Stachys emersonii PIPER, “Stachys pubens (A.GRAY) A.HELLER): Ĝia disvastiĝejo estas de Alasko ĝis Kalifornio.
  • Stachys mialhesii Noë: La hejmregiono estas Alĝerio.
  • Stachys milanii PETROV EX MAGNIER: Ĝia hejmregiono estas de Serbio ĝis Bulgario.
  • Stachys minor (Boiss.) AKÇIÇEK & DIRMENCI (sin.: « Stachys libanotica » var. minor“ Boiss.): Ĝi hejmas en la sudo de Turkio.
  • Stachys × mirabilis ROUY IN G.ROUY & J.FOUCAUD: Tiu ĉi hibrido el Stachys germanica“ × Stachys palustris“ hejmas en Eŭropo.
  • Stachys mohinora B.L.Turner: La hejmregiono estas en la meksika ŝtato Chihuahua .
  • Stachys mollissima WILLD.: La hejmregiono estas la regiono inter suda Albanio kaj nordokcidenta Grekio.
  • Stachys moorei » BATT. & PIT.: La hejmregiono estas Maroko.
  • Stachys mucronata SIEBER EX SPRENG.: Ĝia hejmregiono estas Kreto kaj Karpathos.
  • Stachys multicaulis Benth.: Ĝi estas endemia specio en la irana Zagros-montaro.
  • Stachys munzurdagensis R.Bhattacharjee: Ĝia hejmregiono estas orienta kaj meza Turkio.
  • Stachys musili Velen.: Ĝia hejmregiono estas la araba duoninsulo.
  • Stachys namazdaghensis Yild.: Ĝia hejmregiono estas Turkio.
  • Stachys natalensis Hochst.: Ĝi hejmas de la suda tropiko ĝis suda Afriko.
  • Stachys nemorivaga Briq.: La disvastiĝejo estas de la sudo de Demokratia Respubliko Kongo ĝis Angolo.
  • Stachys nepetifolia Desf.: Ĝi hejmas en la nordoriento kaj centro de Meksiko.
  • Stachys nephrophylla Rech. f.: Ĝi hejmas en norda Irako.
  • Stachys neurocalycina BoissSS.: Ĝi hejmas de Sirio ĝis Israelo.
  • Stachys nigricans Benth.: Ĝi hejmas en suda Afriko.
  • Stachys nivea Labill.: Ĝi hejmas en Sirio.
  • Stachys nubilorum Epling: Ĝia hejmregiono estas Gvatemalo.
  • Stachys obliqua Waldst. & Kit.: La disvastiĝejo etendiĝas de Sudorienteŭropo ĝis okcidenta Turkio.
  • Stachys oblongifolia Wall. ex Benth.: La disvastiĝejo estas de Himalajo ĝis Tajvano kaj Javo.
  • Stachys obscura Boiss. & Balansa: Ĝi hejmas de suda Turkio ĝis Sirio.
  • Stachys obtusicrena Boiss.: Ĝi estas endemia en la irana Zagros-montaro.
  • Stachys obtusifolia acowan: Ĝi hejmas en la sudafrika provinco Orienta Kablando.
  • Stachys ochroleuca Phil.: Ĝi hejmas en centra Ĉilio.
  • bazilia stakio (Stachys ocymastrum (L.) Briq., sin.: Stachys hirta“ L., Sideritis ocymastrum“ L.): La disvastiĝejo etendiĝas de Makaronezio ĝis la Mediteranea regiono.
  • Stachys oligantha Baker: Ĝi hejmas en Madagaskaro.
  • Stachys oreophila Hedge: Ĝi hejmas en Madagaskaro.
  • Stachys pacifica B.L.Turner: Ĝi hejmas en okcidenta Meksikio.
  • Stachys palaestina L.: Ĝia hejmregiono estas Sirio ĝis Israelo.
  • marĉa stakio (Stachys palustris L.): Ĝi hejmas en Eŭrazio.
  • Stachys paneiana Mouterde: Ĝi hejmas en Libano.
  • Stachys pannosa Phil.:Ĝia hejmregiono estas norda kaj meza Ĉilio.
  • Stachys parolinii Vis.: Ĝi hejmas en Albanio kaj okcidenta Grekio.
  • Stachys pauli Grossh.: Ĝi hejmas en orienta Transkaŭkazio.
  • Stachys penanevada B.L.Turner: Ĝi hejmas en nordorienta Meksikio.
  • Stachys persepolitana Boiss.: Ĝi hejmas en okcidenta Irano.
  • Stachys peruviana Dombey ex Benth.: La hejmregiono estas la turka provinco Hatay.
  • Stachys philippiana Vatke: Ĝi hejmas en meza Ĉilio.
  • Stachys pilifera Benth. (inkl. Stachys ixodes Boiss. & Hausskn.): La du subspecioj hejmas en Irano.
  • Stachys pilosa Nutt.: Ĝi nature kreskas de Alasko kaj Kanado ĝis Usono.
  • Stachys pilosissima M.Martens & Galeotti: Ĝi hejmas en la meksikiaj ŝtatoj Veracruz ĝis Oaxaca.
  • Stachys pinardii Boiss.: Ĝia hejmregiono estas suda Turkio.
  • Stachys pinetorum Boiss. & Balansa: Ĝi hejmas en suda Turkio ĝis Sirio kaj Libano.
  • Stachys pittieri Briq.: Ĝia hejmregiono estas Kostariko.
  • Stachys plumosa Griseb.: la du subspecioj troviĝas en Makedonio, okcidenta Bulgario kaj Grekio.
  • Stachys pringlei Greenm.: Ĝia hejmregiono estas la meksikaj ŝtatoj Hidalgo.
  • Stachys pseudobombycina Kaynak, Daşkin & Yilmaz: La hejmregiono estas sudokcidenta Turkio.
  • Stachys pseudohumifusa Sebsebe: La tri subspecioj hejmas en tropika Afriko.
  • Stachys pseudonigricans Gürke: La disvastiĝejo etendiĝas de Tanzanio ĝis suda Afriko.
  • Stachys pseudophlomis C.Y.Wu: Ĝi kreskas en bambuaj arbaroj en altoj de ĉ. 800 m nur en la ĉinaj provincoj Hubejo kaj Siĉuano.
  • Stachys pseudopinardii R.Bhattacharjee & Hub.-Mor.: La hejmregiono estas suda Turkio.
  • Stachys pumila Banks & Sol.: La hejmregiono estas suda Turkio.
  • Stachys pusilla (Wedd.) Briq.: Ĝi hejmas en okcidenta Sudameriko.
  • Stachys pycnantha Benth.: La hejmregiono estas okcidenta kaj meza Kalifornio.
  • Stachys pyramidalis Ling: La hejmregiono estas Meksiko kaj Kolombio.
  • Stachys ramosissima Montbret & Aucher ex Benth.: La hejmregiono estas orienta Turkio.
  • rekta stakio (Stachys recta L.): Ĝi hejmas kun siaj sep subspecioj en Eŭrazio.
  • Stachys rehmannii Skan: La hejmregiono estas la sudafrika provinco Limpopo.[4]
  • Stachys reptans Hedge: La hejmregiono estas Madagaskaro. Tie ĝi kreskas nur en du ĝis kvin lokoj en la provinco Antsiranana.
  • Stachys reticulata Codd: La hejmregiono estas la sudafrika provinco Mpumalango.[4]
  • Stachys riederi Cham.: La hejmregiono estas de Siberio ĝis Japanio.
  • Stachys rigida Nutt. ex Benth.: La du subspecioj troviĝas en okcidenta Usono.
  • Stachys riparia A.Pool: La hejmregionvansVANS: Tiu ĉi endemia specio kreskas en la montaraj herbejoj en altoj de ĉ. 1500 m en malgranda regiono en la distriktoj Rivero Mooi kaj Rivero Lions en la sudafrika provinco KvaZulu-Natalo. [4]
  • Stachys rizeensis R.Bhattacharjee: La hejmregiono estas nordorienta Turkio.
  • Stachys rosea (Desf.) Boiss.: La hejmregiono estas nordorienta Libio.
  • Stachys rothrockii A.Gray: La hejmregiono estas la usonaj ŝtatoj Utaho, Nov-Meksikio kaj Arizono.
  • Stachys rotundifolia Moc. & Sessé ex Benth.: La hejmregiono estas meza kaj suda Meksiko.
  • Stachys rubella Hedge: Konata estas nur du ĝis kvin lokoj, kie ĝi kreskas en la madagaskara provinco Fianarantsoa.
  • Stachys rudatisii Skan: La hejmregiono estas la sudafrikaj provincoj Orienta Kablando kaj KvaZulu-Natalo.[4]
  • Stachys rugosa Aaiton: La hejmregiono estas suda Afriko.
  • Stachys rupestris Montbret & Aucher ex Benth.: Ĝi hejmas de suda Turkio ĝis Sirio.
  • Stachys salisii Jord. & Fourr.: La hejmregiono estas Italio, Korsiko kaj Sardio.
  • Stachys sanchezii Rzed. & A.García: La hejmregiono estas meza Meksiko.
  • Stachys sandersii B.L.Turner: La hejmregiono estas la meksika ŝtato San Luis Potosí.
  • Stachys saturejoides Montbret & Aucher ex Benth.: La hejmregiono estas orienta Turkio ĝis norda Sirio.
  • Stachys saxicola Coss. & Balansa: La ses subspecioj troviĝas en la nordokcidento de Afriko.
  • Stachys scaberula Vatke: La hejmregiono estas de Butano ĝis Asamo.
  • Stachys scabrida Skan: La hejmregiono estas la sudafrikaj provincoj Orienta Kablando kaj Okcidenta Kablando.[4]
  • Stachys schimperi Vatke: La hejmregiono estas la nordoriento de Afriko kaj la araba duoninsulo.
  • Stachys serbica Pancic: La hejmregiono estas la balkana duoninsulo.
  • Stachys sericantha P.H.Davis: La hejmregiono estas sudokcidenta Turkio.
  • Stachys sericea Cav.: La hejmregiono estas meza Ĉilio.
  • Stachys sericophylla Halácsy: La hejmregiono estas suda Albanio.
  • Stachys sessilifolia E.Mey.: Ĝi kreskas en la sudafrika provincoj Orienta Kablando kaj KvaZulu-Natalo.[4]
  • Stachys sessilis Gürke: La hejmregiono estas suda Afriko.
  • Stachys setifera C.A.Mey.: La du subspecioj kreskas de la sudo de Turkio ĝis meza Azio.
  • Stachys simplex Schltr.: La hejmregiono estas suda Afriko.
  • Stachys ×sintenisii Gand. = Stachys lavandulifolia“ × Stachys turcomanica“
  • Stachys sivasica Kit Tan & Yildiz}}: La hejmregiono estas Turkio.
  • Stachys sparsipilosa R.Bhattacharjee & Hub.-Mor.: La hejmregiono estas suda Turkio.
  • Stachys spathulata Burch. ex Benth.: La disvastiĝejo entendiĝas de la sudo de Zimbabvo ĝis suda Afriko.
  • Stachys spectabilis Choisy ex DC.: La disvastiĝejo etendiĝas de suda kaj orienta Turkio ĝis Irana kaj Israelo.
  • Stachys speluncarum Contandr. & Quézel: La hejmregiono estas Turkio.
  • Stachys sphaerodonta Baker: Ĝi verŝajne troviĝas en meza Madagaskaro.
  • Stachys spinosa L.: La hejmregiono estas la sudaj Egeaj insuloj.
  • Stachys spinulosa Sm.: La disvastiĝejo etendiĝas de Sudeŭropo ĝis okcidenta Turkio.
  • Stachys spreitzenhoferi Heldr.: La subfamilio hejmas en suda Grekio.
  • Stachys sprucei Briq.: La hejmregiono estas Ekvadoro.
  • Stachys spruneri Boiss.: La hejmregiono estas sudorienta Grekio.
  • Stachys stebbinsii G.A.Mulligan & D.B.Munro: Ĝi kreskas de okcidenta Kalifornio ĝis la norda meksika ŝtato Baja California.
  • Stachys stricta Greene: La hejmregiono estas Kalifornio.
  • Stachys strictiflora C.Y.Wu: La du variantoj kreskas sur gresaj deklivoj en altoj de 2100 ĝis 3400 m nur en la ĉina provinco Junano.
  • Stachys subaphylla Rech. f.: La hejmregiono estas norda kaj nordorienta Irano.
  • Stachys sublobata Skan: La hejmregiono estas la sudafrika provinco Okcidenta Kablando.[4]
  • Stachys subnuda Montbret & Aucher ex Benth.: La hejmregiono estas orienta Turkio.
  • Stachys swainsonii Benth.: La du subspecioj kreskas en Grekio.
  • arbara stakio (Stachys sylvatica L.): Ĝi etendiĝas de Eŭropo tra suda kaj meza Azio (Ŝinĝango, Kazaĥio, Kirgizio kaj Rusio).
  • Stachys taliensis C.Y.Wu Ĝi kreskas en ĉiamverdaj arbaroj en altoj de ĉ. 2000 m nur en la ĉina provinco Junano.
  • Stachys talyschensis Kapeller: La hejmregiono estas sudorienta Transkaŭkazio.
  • Stachys tenerrima Epling: La hejmregiono estas nur la meksika ŝtato Baja California Sur.
  • Stachys tenuifolia Willd.: Ĝi hejmas de orienta Kanado ĝis Usono.
  • Stachys tetragona Boiss. & Heldr.: Ĝi hejmas en Grekio.
  • Stachys thirkei K.Koch: Ĝi hejmas de sudorienta Eŭropo ĝis la nordo de Turkio.
  • Stachys thunbergii Benth.: Ĝi hejmas en la sudafrikaj provincoj Orienta Kablando kaj Okcidenta Kablando.[4]
  • Stachys tibetica Vatke: Ĝi hejmas de Pakistano ĝis okcidenta Tibeto.
  • Stachys tmolea Boiss.: Ĝi hejmas en okcidenta Turkio.
  • Stachys torresii B.L.Turner: Ĝi hejmas en la meksika ŝtato Oaxaca.
  • Stachys tournefortii Poir.: Ĝi hejmas en Kreto kaj Libio.
  • Stachys trichophylla Baker: Ĝi hejmas en la madagaskaraj provincoj Antananarivo kaj Fianarantsoa.
  • Stachys trinervis Aitch. & Hemsl.: Ĝi hejmas de nordorienta Irano ĝis Afganio.
  • Stachys truncata Kunze ex Benth.: Ĝi hejmas en norda kaj meza Ĉilio.
  • Stachys tubulosa Macowan: Ĝi hejmas en suda Afriko.
  • Stachys tundjeliensis Kit Tan & Sorger: Ĝi hejmas en orienta TufF.): Ĝi hejmas de Turkmenio ĝis nordorienta Irano.
  • Stachys turkestanica (Regel) Popov ex Knorring: Ĝi hejmas en meza Azio.
  • Stachys turneri Rzed. & Calderón: Ĝi hejmas en la meksika ŝtato Guanajuato.
  • Stachys tymphaea Hausskn.: Ĝi hejmas de Mezeŭropo ĝis Sudeŭropo.
  • Stachys tysonii Skan: Ĝi hejmas en suda Afriko.
  • Stachys uniflora A.Pool: Ĝi hejmas en Kostariko kaj Panamo.
  • Stachys urticoides Epling: Ĝi hejmas en Kolombio.
  • Stachys venezuelana Briq.: Ĝi hejmas en Ekvadoro kaj nordokcidenta Venezuelo.
  • Stachys venulosa Greene: Ĝi hejmas en la meksika ŝtato Durango.
  • Stachys veroniciformis Rech. f.: Ĝi hejmas en okcidenta Irano.
  • Stachys virgata Bory & Chaub.: Ĝi hejmas en suda Grekio.
  • Stachys viscosa Montbret & Aucher ex Benth.: Ĝi hejmas de Turkio ĝis okcidenta Transkaŭkazio.
  • Stachys viticina Boiss.: Ĝi hejmas de suda Turkio ĝis Israelo.
  • Stachys vulnerabilis Rzed. & Calderón: Ĝi hejmas en nordorienta Meksiko.
  • Stachys vuralii Yildiz, Dirmenci & Akçiçek: Ĝi hejmas en nordokcidenta Turkio.
  • Stachys willemsei Kit Tan & Hedge: Ĝi hejmas en Turkio.
  • Stachys woronowii (Schischk. ex Grossh.) R.R.MILL: Ĝi hejmas de Turkio ĝis Sirio kaj okcidenta Irano.
  • Stachys xanthantha C.Y.Wu: Ĝi kreskas en altoj de 1900 ĝis 2300m nur en la ĉina provinco Siĉuano.
  • Stachys yemenensis Hedge}}: Ĝi hejmas en la araba duoninsulo.
  • Stachys yildirimlii Dinç: Ĝi hejmas en suda Turkio.
  • Stachys zeyheri Skan: Ĝi hejmas en la sudafrika provinco Norda Kablando.[4]
  • Stachys zoharyana Eig : Ĝi hejmas en Palestino.

Ne plu al la genro Stachys apartenas la sola specio de la genro Phlomidoschema' (Benth.) Vved.:

  • Stachys parviflora Benth.}} → Phlomidoschema parviflorum (Benth.) Vved.

Krome:

  • Stachys pradica (Zant.) Greut. & Pign. → Betonica hirsuta L.
  • Stachys siamensis Muschl. → Colquhounia elegans Wall. var. tenuiflora (Hook. f.) Prain

Fontoj

Literaturo

  • (ISBN 3800133423)

• Xi-wen Li, Ian C. Hedge: „Stachys.“ In: (ISBN 091527924X) • P. W. Ball: „Stachys L.“ en: (ISBN 052108489X)

Referencoj

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.