Stacio Tokio 東京駅 | |
ĉefstacio • stacidomo de subtera fervojo • plur-ŝpura stacio • levita stacio • fervoja stacidomo • interŝanĝejo | |
---|---|
Situo | |
Lando | Japanio |
Urbo | Tokio |
Situo | Kvartalo Ĉijoda |
Geografia situo | 35° 40′ 51″ N, 139° 46′ 1″ O (mapo)35.680833333333139.76694444444Koordinatoj: 35° 40′ 51″ N, 139° 46′ 1″ O (mapo) |
Historio | |
Malfermo | 1914 |
Administrado kaj utiligado | |
Kodo | トウ |
Linioj | Ĉuo (rapida), Jamanote, Kejhin-Tohoku, Kejjo, Sobu (rapida), Jokosuka, Tokajdo, Ŝinkansena linio Tohoku, |
Stacio Tokio (東京駅 [Tōkjō-eki], angle: Tokyo station) estas granda fervoja stacio en centro de Tokio en Japanio. Ĝi estas la ĉefa stacidomo por interurbaj vojaĝoj kaj finstacio por multaj ŝinkansenoj. La stacio Tokio servas liniojn de la tutjapania fervoja reto Japana Fervojo (JR), kiuj apartenas al Orient-Japania Fervoja Kompanio kaj Tokaja Fervoja Kompanio. Krome, la stacio de Tokio enhavas ankaŭ metroan subteran stacion de Marunouĉi, administratan de Tokjo Metro.
Krom interurbaj linioj tie intersekcas multaj enurbaj kaj ĉirkaŭurbaj linioj de Orient-Japania Fervoja Kompanio. Tiel la stacio ludas ankaŭ rolon de transporta nodo liganta centran, sudan, orientan kaj nordan partojn de Tokio inter si kaj kun la ĉirkaŭaĵo de Tokio (gubernio Ĉiba, gubernio Kanagaŭa kaj nordaj apudaj gubernioj).
La stacio Tokio situas en la komerca kvartalo Marunouĉi, en Kvartalo Ĉijoda, proksime de la komerca kvartalo Ginza kaj de la Imperia Palaco.
La stacio estas ligita per subteraj transirejoj kun la stacio Otemaĉi kaj ankaŭ kun stacioj Niĝubaŝimae, Jurakuĉo, Hibija kaj kun aliaj pli malproksimaj
Estas granda busa stacio ĉe la stacio Tokio.
Linioj
- La fervoja reto Japana Fervojo (JR):
- Orient-Japania Fervoja Kompanio:
- Linio Ĉuo (rapida) — finstacio;
- Linio Jamanote;
- Linio Kejhin-Tohoku;
- Linio Kejjo (inkluzivas trajnojn de Linio Musaŝino) — finstacio;
- Linio Sobu (rapida) (finstacio) (inkluzivas Ekspreson Narita) — komuna trafiko kun Linio Jokosuka;
- Linio Jokosuka (finstacio) — komuna trafiko kun Linio Sobu;
- Linio Tokajdo — finstacio;
- Ŝinkansena linio Tohoku — finstacio — inkluzivas trajnojn de
- Ŝinkansena linio Jamagata (finstacio),
- Ŝinkansena linio Akita (finstacio);
- Ŝinkansena linio Ĝoecu — finstacio;
- Ŝinkansena linio Nagano — finstacio;
- Tokaja Fervoja Kompanio:
- Ŝinkansena linio Tokajdo — finstacio.
- Orient-Japania Fervoja Kompanio:
- Metroo:
Kajoj
Reto | N-ro | Linio | Direkto | Tipo |
---|---|---|---|---|
Japana Fervojo (JR) |
1, 2 | Linio Ĉuo (rapida) | al Ŝinĝuku, Taĉikaŭa, Takao | insula kajo |
3 | Linio Kejhin-Tohoku | al Ŭeno, Omija | insula kajo | |
4 | Linio Jamanote | kontraŭhorloĝdirekte (al Ŭeno, Ikebukuro) | ||
5 | Linio Jamanote | horloĝdirekte (al Ŝinagaŭa, Ŝibuja) | insula kajo | |
6 | Linio Kejhin-Tohoku | al Kamata, Ofuna | ||
7, 8 | Linio Tokajdo | al Jokohamo, Odaŭara, Atami | insula kajo | |
9, 10 | Linio Tokajdo (super-ekspreso Odoriko) |
al Ito, Izukju-Ŝimoda, Ŝuzenĝi | insula kajo | |
Linio Tokajdo (super-ekspreso Sunrise Izumo/Sunrise Seto) | al Ito, Izumoŝi, Takamacu | |||
14—19 | Ŝinkaseno Tokajdo | al Nagojo, Kioto, Ŝin-Osaka, Hakata | 3 insulaj kajoj | |
20—23 | Ŝinkaseno Tohoku | al Sendaj, Morioka, Ŝin-Aomori | 2 insulaj kajoj | |
•Ŝinkaseno Jamagata | al Jamagata, Ŝinĝo | |||
•Ŝinkaseno Akita | al Akita | |||
Ŝinkaseno Ĝoecu | al Takasaki, Niigata | |||
Ŝinkaseno Nagano | al Nagano | |||
Sobu 1, 2 |
Linio Jokosuka | al Jokohama, Ofuna, Kurihama | insula kajo | |
•Super-ekspresoj Ajame kaj Ŝiosaj |
al Kaŝima-Ĝingu, Ĉoŝi | |||
Sobu 3, 4 |
Linio Sobu (rapida) | al Kinŝiĉo, Funabaŝi, Ĉiba | insula kajo | |
• Ekspreso Narita | al Flughaveno Narita | |||
Keiyo 1, 2 |
Linio Kejjo | al Ŝin-Kiba, Funabaŝi, Soga | insula kajo | |
•Super-ekspresoj Sazanami kaj Ŭakaŝio |
al Tatejama, Aŭa-Kamogaŭa | |||
Linio Musaŝino | al Niŝi-Funabaŝi, Fuĉu-Hommaĉi | |||
Keiyo 3, 4 |
Linio Kejjo | al Ŝin-Kiba, Funabaŝi, Soga | insula kajo | |
Linio Musaŝino | al Niŝi-Funabaŝi, Fuĉu-Hommaĉi | |||
Tokjo Metro | 1 | Linio Marunouĉi
(n-ro de stacio: M-17) |
al Ginza, Ŝinĝuku, Ogikubo | bordaj kajoj |
2 | al Otemaĉi, Ikebukuro |
Sekvaj stacioj
« | Trajno | » |
---|---|---|
Ŝinkansena linio Tokajdo | ||
— | ĉiu | Ŝinagaŭa |
Ŝinkansenaj linioj Tohoku/Ĝoecu/Nagano | ||
— | ĉiu | Ŭeno |
Linio Ĉuo (rapida) | ||
— | ĉiu | Kanda |
Linio Jamanote | ||
Jurakuĉo | ĉiu | Kanda |
Linio Kejhin-Tohoku | ||
Jurakuĉo | loka trajno | Kanda |
Hamamacuĉo | rapida trajno | Akihabara |
Linio Tokajdo | ||
— | ĉiu | Ŝimbaŝi |
Linio Sobu (rapida)/ Linio Jokosuka | ||
Ŝin-Nihombaŝi (Linio Sobu) | ĉiu | Ŝimbaŝi (Linio Jokosuka) |
Linio Kejjo | ||
— | ĉiu | Haĉĉobori |
Linio Marunouĉi (Tokjo Metro) (M-17) | ||
Ginza (M-16) | ĉiu | Otemaĉi (M-18) |
Eksteraj ligiloj
- Mapo de la stacio de Japana Fervojo Arkivigite je 2011-08-07 per la retarkivo Wayback Machine
Ĉirkaŭaĵoj
- Marunouchi OAZO domego nomiĝinta de Esperanto.