Stüsslingen | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Soloturno |
Distrikto | Gösgen |
Geografia situo | CH1903: 640180 / 249427 (mapo)47.3944444444447.9708333333333Koordinatoj: 47° 24′ N, 7° 58′ O; CH1903: 640180 / 249427 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1004 |
Areo | 6,15 km² |
Alteco | 465 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4655 |
Komunumkodo | 2499 |
Stüsslingen estas komunumo en la distrikto Gösgen en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1 004 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
Stüsslingen situas ĉe la suda deklivo de la Soloturna Ĵuraso. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo mem la setlejoj Heidental, Gugenfeld, Ängi, Schleipfi, Gugenhof kaj diversaj izolitaj bienoj. Tra la komunumo fluas la rivereto Stüsslingerbach, kiu pasas sub la turo de la katolika preĝejo.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Stüsslingen limas en nordo al Rohr, en oriento al Erlinsbach, en sudo al Niedergösgen, kaj en okcidento al Lohnstorf.
Trafiko
Stüsslingen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas konketa vojo de Erlinsbach al Lohnstorf kaj komenciĝas en Stüsslingen mallarĝa pasejvojo tra Rohr al Oltingen en Kantono Bazelo Kampara. Flanka vojo ankaŭ konektas la komunumon kun Niedergösgen. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per buslinio de Olten tra Erlinsbach al Niedergösgen kaj per alia linio de Rohr al Dulliken.
Historio
La unua dokumenta mencio de Stüsslingen datiĝas el la jaro 1226 kiel Stuzelingen. La altan jurisdikcion pri Stüsslingen posedis en mezepoko la Habsburgoj, respektive por ili la Grafoj de Nidau kaj la Senjoroj de Gösgen. En la jaro 1458 Stüsslingen estis aĉetita de Soloturno. La preĝejo Sankta Petro kaj Paŭlo, kiu estis menciita en la jaro 1323 estis nove konstruita en la jaro 1631-1635. En la jaro 1949 ĝi tamen estis kiel preĝejo forlasita kaj anstataŭigita per la nova preĝejo konstruita en la jaro 1948. La malnova preĝejo, kiu staras apud la preĝejo ekster la vilaĝo, estas uzata nuntempe kiel funebra kapelo.[1]
Bildaro
- Turo de la katolika preĝejo sub kiu trafluas la vilaĝa rojo Stüsslingerbach
- Katolika preĝejo
- Preĝejo interne
- Malnova preĝejo, kiu servas hodiaŭ kiel funebra kapelo
- Restoracio Kreuz
Referencoj
Eksteraj ligiloj
|