Stéphane Bern
Persona informo
Naskiĝo 14-an de novembro 1963 (1963-11-14) (60-jaraĝa)
en Liono
Lingvoj franca leceburga
Ŝtataneco Francio Luksemburgo
Alma mater Emlyon Business School Lycée Carnot
Okupo
Okupo televida personaĵo radio-prezentisto televida prezentisto aktoro ĵurnalisto kolumnisto
TTT
Retejo http://www.stephanebern.com/

Stéphane BERN, naskiĝinta la 14-an de novembro en Liono, estas franca-luksemburga radiofonia kaj televida prezentisto. Li ankaŭ estas aktoro kaj verkisto.

Interesegata pri reĝaj kaj regnantaj familioj en Eŭropo, li prezentis plurajn elsendojn rilate al la historio de Francio kaj al ties monumentoj. Li pro tio fariĝis fama amaskomunikila figuro en Francio ekde la 2000-aj jaroj. Li precipe konatiĝis per sia historia elsendo Secrets d'Histoire ekde 2007.

Stéphane Bern daŭre prezentas la historian elsendon Historiquement vôtre ĉe la radiostacio Europe 1, samkiel la ĉiujaran Eŭrovizian Kantokonkurson ĉe la televidkanalo France 2.

En 2019 li ricevis la francan honoran gradon "Kavaliro de la Honora Legio"[1].

Referencoj

  1. Légifrance|bazo=JORF|numero=PRER1827897D|teksto=Dekreto de la 31-a decembro 2018}}
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.