Srbobran | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbo | |||||
| |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 21480 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 45° 33′ N, 19° 48′ O (mapo)45.55222222222219.801666666667Koordinatoj: 45° 33′ N, 19° 48′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 80 m [+] | ||||
Areo | 284 km² (28 400 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Srbobran [+] | |||||
Srbobran (serbe Србобран, hungare Szenttamás aŭ Bácsszenttamás, germane Thomasberg) estas urbo kaj samtempe municipo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Baĉka. La historia slava nomo estis Sentomaš. La serba vorto signifas: defendanta serbojn. Ankoraŭ 2 vilaĝoj apartenas al la municipo.
Bazaj informoj
- Areo: 197 km²
- Loĝantaro: 13090
- Poŝtkodo: 21480
- Telefonprefikso: 21
- Aŭtokodo: Ns
Situo
Srbobran situas sur ebenaĵo, laŭ kanalo Danubo-Tiso, laŭ ĉefvojoj Sombor-Kikinda kaj Subotica-Novi Sad.
Historio
La unua mencio devenis el 1338 en formo "Sentomas". Inter 1702-1750 serbaj soldatoj servis tie, kiu apartenis al limgarda zono. En 1848 tie komenciĝis konflikto inter serboj kaj hungaroj. La hungara armeo trifoje vane sieĝis la malgrandan fortikaĵon, nur poste sukcesis. En 1910 loĝis en Szenttamás 14 335 homoj, (7808 serboj, 6031 hungaroj, 430 germanoj). Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1944 tio estis parto de Hungario. En 1942 la judoj deportiĝis kaj okazis ankaŭ razio, kie oni murdis homojn, kiujn oni akuzis pri partizanado. Fine de 1944 serbaj partizanoj okupis la urbon kaj venĝe murdis hungarojn. En 2002 loĝis en Srbobran 13091 homoj, (serboj 7838 (60 %), hungaroj 3715 (28 %), jugoslavianoj 396 kaj aliaj).
Vidindaĵoj
Famuloj
- en la urbo naskiĝis hungaraj verkistoj Nándor Gion kaj László Végel