Splzov | |
vilaĝo | |
Ŝosea flankvojiĝo al Huntířov | |
Oficiala nomo: Splzov | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Liberec |
Distrikto | Jablonec nad Nisou |
Administra municipo | Železný Brod |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Karkonoŝa cismontaro |
Domoj | 27 2011 |
Rivero | Jizera |
Situo | Splzov |
- alteco | 277 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 39′ 14″ N 15° 13′ 11″ O / 50.65389 °N, 15.21972 °O (mapo) |
Katastro | 3,24 km² (324 ha) Bzí u Železného Brodu |
Loĝantaro | 45 (2021) |
Denseco | 13,89 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1543 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 468 34 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Splzov | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Splzov estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Železný Brod en distrikto Jablonec nad Nisou. En la jaro 2011 estis ĉi tie registritaj 27 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 45 loĝantoj.
Splzov situas en katastra teritorio Bzí u Železného Brodu kun areo 3,24 km².
Historio
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1543.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 120 |
1880 | 91 |
1890 | 82 |
1900 | 121 |
1910 | 123 |
1921 | 118 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 135 |
1950 | 72 |
1961 | 91 |
1970 | 84 |
1980 | 68 |
1991 | 47 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 43 |
2011 | 57 |
2021 | 45 |
Situo
Splzov troviĝas en pentrinda valo de rivero Jizera inter urbo Železný Brod kaj municipo Malá Skála. Ĝi situas sur frekventata ĉefa ŝoseo I/10 (E65, Prago–Harrachov).
La vilaĝo kaj interesaĵoj
Plimulto de la konstruareo situas en senpera proksimeco de la rivero. Randaj domoj situas en deklivo ĉirkaŭ rojo Huntířovský potok (la tn. Rokel). Troviĝas ĉi tie nek municipa ofico, poŝto eĉ ne ia alia instituto, ĉar la vilaĝo falas sub administrado de Železného Brodu. Plua interesaĵo estas splzova vejro, kiu devigas haltigi la riverveturigantojn en ilia veturo. Proksime de ĝi troviĝas restoracio kaj pensiono.
Ĉirkaŭaĵo
Ĉi tieaj arbaroj estas elserĉataj de lokaj kaj urbaj fungokolektantoj. Tradicie tra ĉi tie kondukas vojo de aŭtomobila konkurso Ralio Bohemio. En la najbara Bzí situas baroka preĝejo de La plej sankta Triunuo.
|