Spiritisma centro aŭ spiritisma domo estas templo aŭ preĝejo de spiritistoj, ĉefe en Brazilo. La kunvenoj, kiuj okazas en spiritismaj centroj estas ĝenerale de du specoj: publikaj kaj nepublikaj.
Publikaj kunvenoj estas malfermaj al ĉiuj homoj, spiritistoj aŭ ne, kaj nepublikaj kunvenoj estas malfermitaj al tiuj, kiujn Max Weber nomis "religiaj specialistoj" aŭ specifaj kredantoj. Publikaj kunvenoj similas al diservo de aliaj kristanaj religioj: legado, preĝo, morala prelego, ktp.
- Publikaj kunvenoj
- Doktrinaj, por la legado kaj studo de la bazaj verkoj de Allan Kardec.
- Evangeliaj, en kiuj oni legas kaj komentarias la verkon La Evangelio Laŭ Spiritismo.
- Foje, oni kunigas tiujn kunvenojn.
- Nepublikaj kunvenoj
Krom religiaj kunvenoj, tie okazas ankaŭ sociaj kaj kulturaj eventoj. Multaj afrikdevenaj religioj nomas siajn templojn "spiritismaj centroj" en Brazilo, ĉar en komenco de 20-a jarcento oni malpermesis tiujn religiojn kaj la nomo "eklezio" aŭ "templo" estis rezervita al katolikismo.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Spiritismaj libroj senpage elŝuteblaj el la retejo de Arkivigite je 2016-08-25 per la retarkivo Wayback Machine Brazila Spiritisma Federacio
- Spiritisma prelegoserio konsistanta el 14 temoj Arkivigite je 2016-08-13 per la retarkivo Wayback Machine