Spindletop estas naftokampo situante en suda Beaumont, Teksaso, Usono. Tie okazis esplorborado, kiu sukcesis la 10-an de januaro, 1901 kaj signis naskiĝon de la moderna naftoindustrio. La boradon efektivigis Anthony Francis Lucas.
La kampo donis 100.000 barelojn da nafto po tago kaj tiel ĝi triobligis naftoproduktadon de Usono. Oni ekspluatis la nafton tie ĝis 1933.
Tie oni uzis unuafoje ŝlimpurigan rotacian boradon kaj intencan esploron sub saltavolo.
vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.