La spinako[1] aŭ Spinaker-velo (aŭ nacilinge tradicie kun duobla "n" nomata Spinnaker) estas specifa speco de velo kun bovla aŭ "duonbalona" formo, farita el aparte malpeza tuko simila al tiu de paraŝuto aŭ varmaerbalono. Ofte tiu baze triangula "paraŝuta velo" estas aparte brile kolorplena. La velo uzatas kiam velŝipo havas la venton de preskaŭ malantaŭe: ĝi pleniĝas per vento, etendiĝas ambaŭflanke antaŭ la masto, kaj forte antaŭenpuŝas la ŝipon.
Referencoj
- ↑ artikolo spinako en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio
Bildoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.