Spišský Štvrtok | ||
hungare: Csütörtökhely, germane: Donnersmarkt | ||
municipo | ||
Preĝejo de sankta Ladislao en Spišský Štvrtok | ||
|
||
Oficiala nomo: Spišský Štvrtok | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Prešov | |
Distrikto | Distrikto Levoča | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Spiŝo | |
Montaro | Levočské vrchy | |
Rivero | Štvrtocký potok | |
Situo | Spišský Štvrtok | |
- alteco | 560 m s. m. | |
- koordinatoj | 49° 00′ 02″ N 20° 28′ 01″ O / 49.00056 °N, 20.46694 °O (mapo) | |
Areo | 14,24 km² (1 424 ha) | |
Loĝantaro | 2 441 (31.12.2010) | |
Denseco | 171,42 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1263 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 053 14 | |
Telefona antaŭkodo | +421-53 | |
Aŭtokodoj | LE | |
NUTS | 543624 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo en Regiono Prešov
| ||
Vikimedia Komunejo: Spišský Štvrtok | ||
Retpaĝo: www.spissky.stvrtok.szm.sk | ||
Portalo pri Slovakio | ||
Spišský Štvrtok (hungare Csütörtökhely [ĉutortokhej], germane Donnersmarkt) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. En traduko ĝia nomo signifas Spiŝa Ĵaŭdo.
Situo
Spišský Štvrtok situas en vasta valo, laŭ ĉefvojo Poprad-Prešov. Levoča troviĝas je 11, Poprad je 15 km.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1263 en latina formo "Villa Sancti Ladislai". La hungaraj formoj aperis en 1344 "Zenthlazlou" kaj en 1479 "Chetherthekhel, Csutortokhrly". La tiamaj loĝantoj estis limgardistoj, kiuj kun similaj vilaĝoj havis privilegiojn kaj la vilaĝaro havis aŭtonomion. Ekde 1412 la komunumo iĝis centro, ĉar en la proksimeco aliaj komunumoj estis hipotekitaj al Pollando. La loĝantoj havis la rajton pri orominado. En 1465 la loko perdis esti aŭtonomio, sed kompense ĝi iĝis kampurbo. En 1565 oni komputis tie 61 domojn. En 1831 epidemio pri ĥolero, en 1869 incendio okazis. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Levoča, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1942 la judoj deportiĝis.
Vidindaĵoj
Famuloj
- en 1955 tie naskiĝis Mikuláš Dzurinda
- tie naskiĝis hungara verkisto Endre Illés
|