Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Spiro (apartigilo) |
Speyer | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Luterurbo • urba komunumo de Germanio • urban district of Rhineland-Palatinate • Libera regna urbo | |||||
|
| ||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 67346 • 6720 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 51 368 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 203 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 49° 19′ N, 8° 26′ O (mapo)49.31655538.433615Koordinatoj: 49° 19′ N, 8° 26′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 92 m [+] | ||||
Areo | 42,71 km² (4 271 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Speyer [+] | |||||
| |||||
Speyer, esperante "Spiro", estas urbo en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato kun 50 000 loĝantoj. Ĝi situas ĉe la rivero Rejno, 20 km sude de Mannheim kaj Ludwigshafen.
Jam ekde la 7-a jarcento Speyer estas sidejo de romkatolika episkopo de Spiro. La ĉefa turisma allogaĵo estas la Katedralo de Sankta Maria kaj Sankta Stefano, nomata ankaŭ Imperiestra Katedralo, el la 11-a jarcento. Ĝi konsekriĝis en 1061 kaj estis tiutempe la plej granda kristana preĝejo de la mondo.
Proksime al la urbocentro troviĝas la tereno de la teknika muzeo.
- Imperiestra Katedralo
- muzeo
- Memor-Preĝejo
- Mikveo (juda rita bano)
- foirejo kaj fontano
Konataj urbanoj
- Johann Joachim Becher, kuracisto, alkemiisto, fizikisto, matematikisto, filologo kaj erudiciulo, kiu disvolvis la flogistonan teorion pri brulado, kaj arda defendanto de la aŭstra kameralismo.
- Anselm Feuerbach, pentristo
- Hans Purrmann, pentristo
- Helmut Rössler, esperantisto
Speyer havis gravan judan loĝantaron. La ofta juda familia nomo Ŝapiro devenas de la urbonomo Speyer. Ekzemplo estas la pionira esperantisto Jakobo Ŝapiro.
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.