Spermotubetoj | |
---|---|
![]() Sekcio de spermotubeto Sekcio de spermotubeto | |
klaso de anatomia unuo | |
latine | Tubulī sēminiferī |
sistemo | reprodukta sistemo |
En anatomio, la spermotubetoj[1] (latine tubulī sēminiferī) estas tuboj en la testikoj, ĉe kiu mejozo kaj spermatogenezo okazas.
Loko kaj strukturo

Strukturo de epitelio de spermotubeto.
② spermatogonioj, ③ primaraj spermatocitoj, ④ sekundaraj spermatocitoj, ⑤ spermatido, ⑥ spermatozooj, ⑦ ĉelo de Sertoli
La spermotubetoj troviĝas en la testikoj. La epitelio de la spermotubeto konsistas el la t.n. ĉeloj de Sertoli, kiuj estas altaj, kolonecaj ĉeloj. Inter kaj sur la ĉeloj de Sertoli ĉeestas tiuj ĉeloj, kiuj fariĝos spermatozooj — nome, spermatogonioj, spermatocitoj, kaj spermatidoj.
Funkcio

La ĉeffunkcio de la spermotubetoj estas spermatogenezo, la procezo de produktado de spermatozooj.
Historio
La ĉeloj de Sertoli estis malkovritaj de itala fiziologo Enrico Sertoli en 1865.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- Male Reproductive System: Spermatogenesis (angle). The Histology Guide. Universitato de Leeds.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.