Spermatogenezo okazanta en spermotubetoj en testiko
Diagramo (franclingva) de spermatogenezo

En biologio, spermatogenezo[1] estas la procezo, per kiu spermatido estiĝas kaj disvolviĝas al spermatozoo.

Daŭro

En homoj, spermatogenezo tipe daŭras 74 tagojn.[2] La testikoj de homa plenkreskulo produktas spermatozooj po 200–300 milionoj ĉiutage; tamen, nur ĉ. 100 milionoj el tiuj fariĝas spermo.

Stadioj

Spermatogenezo konsistas el pluraj stadioj.

  1. La duploida spermatogonio formiĝas en la testikoj.
  2. Kelkaj spermatogonioj, per mitozo, fariĝas du primaraj spermatocitoj.
  3. La du primaraj spermatocitoj, per mejozo 1, fariĝas kvar sekundaraj spermatocitoj, kiuj estas unuploidaj.
  4. La kvar sekundaraj spermatocitoj, per mejozo 2, fariĝas ok spermatidoj.
  5. La ok spermatidoj disvolviĝas kaj fariĝas ok spermatozooj.

Jen tabelo pri la ploidecoj de la diversspecaj ĉeloj:

Ploideco dum spermatogenezo
ĈeloPlojdecoHomaj KromosomojĈela Procezo
spermatogonioduploida46mitozo
primara spermatocitoduploida46mejozo 1
sekundara spermatocitounuploida23mejozo 2
spermatidounuploida23
spermatozoounuploida23

Referencoj

  1. spermatogenez/o (esperante). Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020.
  2. Amann, R.P. (2008). “The cycle of the seminiferous epithelium in humans: a need to revisit?”, Journal of Andrology (en) 29 (5), p. 469–487. doi:10.2164/jandrol.107.004655.

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.