En biologio, spermatocito[1] (latine spermatocyta) estas nematura unu- aŭ duploida vira seksĉelo, kiu fariĝas spermatidoj.

Priskribo

Spermatocitoj formas unu el la stadioj de la procezo spermatogenezo.

Ekzistas du tipoj de spermatocitoj:

  • Primara spermatocito estas duploida kaj formiĝas per mitozo de spermatogonio de tipo B. Ĝi per mejozo 1 fariĝas du sekundararj spermatocitoj.
  • Sekundara spermatocito estas unuploida kaj formiĝas per mejozo 1 de primara spermatocito. Ĝi per mejozo 2 fariĝas du spermatidoj.

Referencoj

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.