Speer | |||
---|---|---|---|
Speer, plej alta konglomeraĵmonto de Eŭropo | |||
monto | |||
Alteco | 1 956 m | ||
Situo | Svislando | ||
Montaro | Apencelaj Alpoj aŭ Antaŭalpoj | ||
Geografia situo | CH1903: 727658 / 227468 (mapo)47.1858333333339.1230555555556Koordinatoj: 47° 11′ N, 9° 7′ O; CH1903: 727658 / 227468 (mapo) | ||
| |||
| |||
Speer estas kun 1956 m s.m. la plej alta konlomeraĵmonto de Eŭropo.
Geografio
Speer situas en la Apencelaj Alpoj respektive Antaŭalpoj, ĉar la difino de la limo inter Antaŭalpoj kaj Alpoj ne estas tute klara. Sude de Speer troviĝas Valenlago kaj la Linth-Ebenaĵo kaj je ĝia nordo la valo de la rivero Turo en Togenburgo. La pinto de Speer situas sur la teritorio de la komunumo Schänis.
Turismo
La monto Speer estas facile grimpebla en unutagaj ekskursoj kaj ek de Togenburgo kaj ek de la Linth-Ebenaĵo. De ĝia pinto oni havas belan vidon super la tua Lago de Zuriko ĝis Zuriko. La aliro de sudo estas la kutima kaj pli facila, dum la aliro el la norda, togenburga flanko estas pli interesa sed pli postulema. La vojo estas bone sekurigita per dratŝnuroj kaj havas malfacilecon de grado T3.