Jen listo de Specialigitaj institucioj de Unuiĝintaj Nacioj:
- IAAE Internacia Atomenergi-Agentejo (angle IAEA International Atomic Energy Agency, france AIEA Agence internationale de l'énergie atomique)
- Sidejo: Viena Internacia Centro, POB 100, AT-1400 Vieno. Starigo: Konferenco en Novjorko okt. 1956, efektivigo julio 1957. Organizo: Ĉiujara ĝenerala konferenco; Konsilio de la guberniestroj de 35 membroj; Ĝenerala Sekretario. 122 membroŝtatoj.
- Celo: akceli la pacan uzadon de atomenergio. Starigi normojn de radiologia kaj media protekto kaj sekurec- kaj protekt-disponojn por la loĝantaro. Servi kiel peranto por kernmaterialo. Favorigi la interŝanĝon de priatomaj konoj kaj preventi la deturnadon de fendebla materialo kaj militcelajn atom-instalaĵojn. Apliki la garantiojn en la kadro de la traktato pri nedisvastigo de atomarmiloj.
- IAD Internacia Evoluiga Organizaĵo (angle IDA International Development Association, france AID Association internationale pour le développement)
- Sidejo: 1818 H Street, N.W. Vaŝingtono DC 20433, Usono. Starigo: sept. 1960, filio de la IBRD kaj havas la saman estraron kaj saman prezidanton kiel la IBRD. 139 membroŝtatoj.
- Celo: kreditoj por disvolvado je 35 aŭ 40 jaroj sen interezoj.
- IBRD Internacia Banko por Rekonstruado kaj Disvolvado (Monda Banko) (angle IBRD International Bank for Reconstruction and Development - World Bank, france BIRD Banque internationale pour la reconstruction et le développement - Banque mondiale)
- Sidejo: Vaŝingtono. Starigo: 1945, devena de la Konferenco de Bretton Woods, julio 1944. Organizo: Asembleo de la (1996) 177 membroŝtatoj; Konsilio de la guberniestroj, kunvenanta ĉiujare, delegas parton de siaj povoj al mastrumantoj (24 membroj: 5 reprezentantaj la 5 ŝtatoj kun plej granda partopreno kaj 17 elektitoj de la 172 aliaj ŝtatoj).
- Celo: financi, en siaj plej malprosperaj ŝtatoj, projektojn aŭ programojn de ekonomia disvolvado kaj alĝustig-programoj per pruntoj al la registaroj, al publikaj organismoj aŭ al privataj entreprenoj, kun garantio de la interesata registaro.
- ONA Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (angle FAO Food and Agriculture Organization, france FAO Organisation pour l'alimentation et l'agriculture)
- Sidejo: viale delle Terme di Caracalla, IT-Romo 00100.
- IFAD Internacia Fonduso por Agrikultura Disvolviĝo (angle IFAD International Fund for Agricultural Development, france FIDA Fonds international de développement agricole)
- IMF Internacia Mon-Fonduso (angle IMF International Monetary Fund, france FMI Fonds monétaire international)
- MOK Monda Organizaĵo pri Komerco (angle ..., france OMC Organisation mondiale du commerce)
- ICAO Internacia Civila Aviada Organizaĵo (angle ICAO International Civil Aviation Organization, france OACI Organisation de l'aviation civile internationale)
- ILO Internacia Organizaĵo de Laboro (angle ILO International Labour Organization, france OIT Organisation internationale du travail)
- IMO Internacia Mara Organizaĵo (angle IMO International Maritime Organization, france OMI Organisation maritime internationale)
- MOM Monda Organizaĵo pri Meteologio (angle WMO World Meteriological Organization, france OMM Organisation météorologique mondiale)
- MOIP Monda Organizaĵo de Intelekta Propraĵo (angle WIPO World Intellectual Property Organization, france OMPI Organisation mondiale de la propriété intellectuelle)
- MOS Monda Organizaĵo pri Sano (angle WHO World Health Organization, france OMS Organisation mondiale de la santé)
- OUNID Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj pri Industria Disvolviĝo (angle UNIDO United Nations Industrial Development Organization, france Onudi Organisation des Nations Unies pour le développement industriel)
- IFC Internacia Financa Korporacio (angle IFC International Finance Corporation, angle SFI Société financière internationale)
- ITU Internacia Telekomunika Unio (angle ITU International Telecommunication Union, france UIT Union internationale des télécommunications) Ĝia sidejo estas en Ĝenevo, Svislando.
- OUNKHA Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj por Kunordigo de Homaj Aferoj (angle UNDRO Office of the United Nations Desaster Relief Coordinator, france UNDRO Bureau du coordinateur des NU pour le secours en cas de catastrophe)
- UNESKO Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco, kaj Kulturo (angle UNESCO United Nations Educational, Scientific and Culture Organization, france UNESCO, Organisation des Nations Unies pour l'éducation, la science et la culture)
- UPU Universala Poŝta Unio (angle UPU Universal Postal Union, france UPU Union postale universelle)
- KUNM Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Marjuro (angle UNCLOS United Nations Convention on the Law of the Sea)
- UNHRC Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj (angle: United Nations Human Rights Council, UNHRC) estas ekde 2006 la ĉefa interregistara korpo de la Unuiĝintaj Nacioj, pri ĉiuj aferoj rilatantaj al homaj rajtoj. La ĉefsidejo de la Konsilio estas en Ĝenevo, Svislando. Ĝia sekretariejo estas provizita per la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj.
- UNRWA Agentejo de la Unuiĝintaj Nacioj por la Palestinaj Rifuĝintoj estas organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj kiu havigas kaj zorgas la disvolvigon, la edukon, la sanon, la socialajn servojn kaj la urĝan helpon de pli ol kvar milionoj de palestinaj rifuĝintoj kiuj loĝas en Jordanio, Libano, Sirio, Cisjordanio kaj la Gaza Sektoro, estante la ĉefa organizaĵo kiu plenumas tiun engaĝiĝon.
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.