Speciala Komitato pri Malkoloniigo
organization established by the United Nations
Komenco 1961 vd
Nunaj membroj de la Speciala Komitato pri Malkoloniigo de UN; malhelverde, membroj en 2009; helverde , observantoj en 2009.

La Speciala Komitato pri Malkoloniigo (konata ankaŭ kiel U.N. Speciala Komitato pri Malkoloniigo de la 24, la Komitato de la 24, aŭ simple, la Komitato pri Malkoloniigo) estis kreita en 1961 de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj cele al kontrolado de la plibonigo de la Deklaro pri la Garantiado de Sendependenco al Koloniaj Landoj kaj Popoloj kaj por fari rekomendoj pri ties aplikado.[1] La komitato estas ankaŭ sukcedanto de la iama Komitato por Informado el la Nememregataj Teritorioj, kun kiu ĝi kuniĝis en 1963. La kompleta oficiala nomo de la Speciala Komitato estas Speciala Komitato pri la Situacio Rilate al la Plibonigo de la Deklarado pri Garantiado de Sendependeco al Koloniaj Landoj kaj Popoloj.

Espere akceli la progreson de malkoloniigo, la Ĝenerala Asembleo adoptis en 1960 la Rezolucio 1514, konata ankaŭ kiel "Deklaracio pri la Garantiado de Sendependenco al Koloniaj Landoj kaj Popoloj" aŭ simple "Deklaracio pri Malkoloniigo". Ĝi asertis, ke ĉiu popolo havas rajton al mem-determinado kaj proklamis, ke koloniismo rapide kaj senkondiĉe finu.[2]

Sekve, en 1990, la Ĝenerala Asembleo proklamis 1990–2000 kiel Internacia Jardeko por Malradikigo de Koloniismo kaj adoptis preciza Agadplanon por antaŭenigi ties principojn kaj levi la Internacian Juron al tiu temo. En 2001, Unuiĝintaj Nacioj proklamis la Duan Internacian Jardekon por Malradikigo de Koloniismo.[3] en 2011, oni proklamis la Trian Internacian Jardekon por Malradikigo de Koloniismo.

En 1945, nome la jaro kiam kreiĝis Unuiĝintaj Nacioj, 750 milionoj da homoj – preskaŭ unu triono de la tutmonda loĝantaro – loĝis en teritorioj kie ne estas memregado, dependante de koloniaj povoj. Nune, malpli ol 2 milionoj da homoj loĝas en tiaj teritorioj.[4]

Teritorioj kiuj ne ĝuas memregadon

Ĉe 2013, estas ankoraŭ 17 teritorioj listitaj ĉe la listo de teritorioj kiuj ne ĝuas memregadon laŭ Unuiĝintaj Nacioj:

Teritorio Administranta aŭ okupanta ŝtato Kontinento Ĉefurbo Notoj
kadra Usona Samoo kadra Usono Oceanio Pagopago
kadra Angvilo kadra Britio Ameriko La-Valo
kadra Bermudo kadra Britio Ameriko Hamiltono
kadra Britaj Virgulininsuloj kadra Britio Ameriko Rod-Taŭno
kadra Kajmana Insularo kadra Britio Ameriko Ĝorĝtaŭno
kadra Falklandoj kadra Britio Ameriko Stanlejo Postulita de kadra Argentino
kadra Franca Polinezio kadra Francio Oceanio Papeete
kadra Ĝibraltaro kadra Britio Eŭropo Ĝibraltaro Postulita de kadra Hispanio
kadra Gvamo kadra Usono Oceanio Agano
kadra Moncerato kadra Britio Ameriko Plimuto
kadra Nova Kaledonio kadra Francio Oceanio Nouméa
kadra Pitkarna Insularo kadra Britio Oceanio Adamstaŭno
kadra Sankta Heleno kadra Britio Afriko Ĵamestaŭno
kadra Tokelao kadra Novzelando Oceanio Fakaofo En 1948, Britio transpasis suverenecon de Tokelao al Novzelando.
kadra Turkoj kaj Kajkoj kadra Britio Ameriko Kokburno
kadra Usonaj Virgulininsuloj kadra Usono Ameriko Ĉarlotamalio
kadra Okcidenta Saharo kadra Maroko (de facto) Afriko Ajuno Teritorio de Hispanio de jure

Membraro

La 17-membra Speciala Komitato etendiĝis al 24 membroj en 1962, kaj la kvanto de la membraro eĉ variis ekde tiam.[5]

Ĉe junio de 2010, la membroj estis la jenaj:[6]

kadra Antigvo-Barbudokadra Etiopiokadra Papuo-Nov-Gvineokadra Tanzanio
kadra Boliviokadra Fiĝiojkadra Rusiokadra Venezuelo
kadra Ĉiliokadra Grenadokadra Sankta-Kito kaj Neviso
kadra Ĉiniokadra Baratokadra Sankta Lucio
kadra Respubliko Kongokadra Indoneziokadra Sankta Vincento kaj Grenadinoj
kadra Ebur-Bordokadra Iranokadra Sieraleono
kadra Kubokadra Irakokadra Sirio
kadra Dominikokadra Maliokadra Orienta Timoro
kadra Ekvadorokadra Nikaragvokadra Tunizio

La Speciala Kommitato havas ankaŭ 14 observantojn.

Oficiuloj kaj estraranoj

La voĉparolanto de la Speciala Komitato por 2012 estis Diego Morejón Pazmino de Ekvadoro. Li sukcedis post Francisco Carrión-Mena de Ekvadoro, kiu elektiĝis la 24an de Februaro 2011 pre malkutima sekreta voĉdonado de la komitato, ricevante 15 voĉojn; Donatus Keith St. Aimee (Sankta Lucio), kiu estis voĉparolanto en 2010, ricevis 10 voĉojn.

La du vicparolantoj estas Pedro Núñez Mosquera de Kubo kaj Seku Ture de Sieraleono; la Informanto estas Baŝar Ja'afari de Sirio. La Oficejo de la Komitato enhavas tiujn kvar oficiulojn.[7]

Referencoj

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.