SOZI | |
---|---|
Aŭtoro | Sozi Komumumo |
Lasta stabila versio | 23.07 |
Operaciumo | plursistema |
Programlingvo | JavaScript |
Programtipo | prezentilo |
Permesilo | [Creative Commons] |
Retejo | https://sozi.baierouge.fr/pages/10-about-fr.html |
Sozi estas malfermkoda programo por krei bildprezentojn.
Kontraŭe al aliaj prezentiloj la prezentaĵoj kreitaj per Sozi ne baziĝas sur serio da sendependaj bildoj. La bazo estas streka vari-skala grafikaĵo (SVG, angle Scalable Vector Graphics) kiu entenas la tutan enhavon, t.e. ĉiujn bildojn kaj tekstojn. Prefereble la grafikaĵo estu kreita per la libera programaro Inkscape.
Sekve helpe de Sozi oni povas fiksi zomojn, turnojn kaj movojn por fokusigi la atenton de la spektantoj al la elementoj kiujn oni volas evidentigi.
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.