Soussey-sur-Brionne | ||
komunumo | ||
la kastelo de Soussey | ||
komunumo en Francio | ||
---|---|---|
Oficiala nomo: Soussey-sur-Brionne | ||
Regno | Francio | |
Regiono | Burgonjo-Franĉkonteo | |
Departemento | Côte-d'Or | |
Arondismento | Montbard | |
Kantono | Semur-en-Auxois | |
komunumaro | komunumoj de kantono Vitteaux | |
Rivero | Brionne | |
Situo | Soussey-sur-Brionne | |
- koordinatoj | 47° 19′ 35″ N 4° 31′ 55″ O / 47.32639 °N, 4.53194 °O (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 525 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 348 m s. m. | |
Areo | 14,61 km² (1 461 ha) | |
Loĝantaro | 161 (2021) | |
Denseco | 11,02 loĝ./km² | |
Urbestro | François Froment | |
Poŝtkodo | 21350 | |
INSEE | 21613 | |
Vikimedia Komunejo: Soussey-sur-Brionne | ||
Soussey-sur-Brionne estas franca komunumo, kiu situas en departemento Orbordo en regiono Burgonjo-Franĉkonteo.
Geografio
La komunumo etendiĝas sur 14,61 kilometroj alt du kaj havis 161 loĝantojn laŭ la lasta oficiala nombro de 2021, tiel ke la loka loĝdenso estas po 11,02 homoj kilometre alt du[1].
Najbaraj komunumoj
La komunumo enhavas la vilaĝon Soussey-sur-Brionne kaj la vilaĝetojn Grandchamp kaj Beurey. En la komunumo estas pluraj fontoj kaj riveretoj. Kanalo estas ankaŭ, kiu trairas sub monteto per tunelo aŭ super rivereto per ponto. Ĝi alportas akvon el la basono de Grosbois en la kanalon de Burgonjo.
Historio kaj vidindaĵoj
La ĉefturo de la kastelo de Soussey datiĝas el la 13-a jarcento kaj enhavas etan muzeon[2]. La kastelo de Grandchamp datigas el la 18-a jarcento.
La preĝejeto Sankta Agris apud la nuna bieno Épinois apartenis al la cistercia abatejo de Bussière. La preĝejeto Sankta Johano datiĝas el la 12-a jarcento[3]
La preĝejo apartenas al la paroĥo de Vitteaux[4], ĝi datiĝas el la 13-a jarcento (ĥoro) kaj el 16-a jarcento (navo).
Referencoj
- ↑ La nombroj de la INSEE france
- ↑ « Paysage à l'ombre du donjon », Le Bien Public, nº 1982,
- ↑ Preĝejeto Sankta Johano www.petit-patrimoine.com
- ↑ Paroisse de Vitteaux