Sotalbo | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05198 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 247 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 33′ N, 4° 52′ U (mapo)40.553055555556-4.8716666666667Koordinatoj: 40° 33′ N, 4° 52′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 158 m [+] | ||
Areo | 90 km² (9 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sotalbo [+] | |||
Sotalbo, ankaŭ Sotalvo, [soTALbo] estas municipo en la centro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Avilo kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco. La loknomo Sotalbo estas komprenebla etimologie kiel Blanka Arbaro.
Geografio
Ĝia municipa teritorio estas formata de loĝlokoj Riatas, Bandadas, Palacio kaj Sotalbo (tiuj du lastaj en la foto de la tabelo); ĝi okupas totalan areon de 90,46 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 230 loĝantojn. Ĝi perdis 530 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 34 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Solosancho, Padiernos, Niharra, Mironcillo, Mengamuñoz, La Hija de Dios, Riofrío, San Juan de la Nava, Cepeda la Mora, Navalacruz, San Juan del Molinillo kaj Navalmoral de la Sierra. Tra la teritorio fluas la rivero Picuezo. La altitudo gamas inter 2158 m sude (Pico Zapatero), en la Montaro Paramera, kaj 1090 m borde de la rivero Adaja.
Historio
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado, muelejoj, banejoj, apudaj arkeologiejoj).