Sortimento estas grupo da varoj inter si diferencaj, sed de sama speco.
[1]
Laŭ NPIV la termino havas du signofojn:
1. Kolekto da specimenoj de varoj, por elmontradi al klientoj, detalistoj ks: sortimento da tukoj, da tranĉiloj, da libroj
2. Aro da samcelaj objektoj aŭ iloj, kiuj respondas al la diversaj postuloj de uzado: sortimento da tipoj en presejo, sortimento da boltiloj, da preniloj kaj tenajloj.
vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ Muniksma, F. (1990) International Business Dictionary in eleven languages – Internacia komerca-ekonomia vortaro en dekunu lingvoj. Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, sub aŭspicio de Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio, Nederlando (IKEV)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.