En kemio, absorbo aŭ prefere simple sorbo[1] estas fizika aŭ kemia fenomeno aŭ procezo en kiu atomoj, molekuloj aŭ jonoj altiriĝas kaj fiksiĝas ene de alia materialo, ĉu gasa, likva aŭ solida. Tiu estas malsama procezo ol alsorbo (aŭ neologisme adsorbo), ĉar molekuloj (ab)sorbataj estas enprenataj per la tuta volumo, ne nur tenataj per la surfaco (kiel estas la kazo en alsorbo). En figura kaj pli ĝenerala senco, sorbo estas kondiĉo en kiu io enprenas alian substancon.
En multaj procezoj gravaj en teknologio, la kemia sorbo estas uzata anstataŭ la fizika procezo, ekzemple la sorbo de karbondioksido fare de natria hidroksido.
Vidu ankaŭ
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.