Sopron (ŝopron) estis departemento en okcidenta parto de la Hungara Reĝlando. Germane: Komitat Ödenburg.
Demografio
Laŭ la censo de 1880
- 113.718 (46,3%) hungaroj
- 101.385 (41,3%) germanoj
- 28.710 (11,7%) serbokroatoj
- 1.638 (0,7%) ceteraj.
En 1891:
- 122.334 (47%) hungaroj
- 105.043 (40%) germanoj aŭ aŭstroj
- 30.160 (11%) kroatoj
- 349 (2%) slovakoj
- 181 (1%) ceteraj.
Laŭ la censo de 1910
Administracio
Estis 7 distriktoj, la nomoj estas la samaj de distriktejo:
- Csepreg
- Csorna
- Felsőpulya
- Kapuvár
- Kismarton (samtempe konsilantrajta urbo)
- Nagymarton
- Sopron (samtempe departementejo kaj municipa urbo)
Ankaŭ nuntempe komunumoj gardas en siaj nomoj departementonomon Sopron.
La departemento estas okcidente monta-monteta (montaro Sopron kaj Lajta), oriente ebenaĵa (lago Fertő) kaj parto de Malgranda Ebenaĵo. Sankta Stefano formis departementon en la 11-a j.c. En 1918 mallarĝa koridoro, kiu larĝiĝis ĉe lago Fertő, de Okcidenta Hungario aldoniĝis al Aŭstrio. La aŭstroj malrapide komencis okupi la koridoron, sed en 1921 en vilaĝo Ágfalva bataleto okazis inter aŭstroj kaj hungaraj memservantoj. La aŭstroj retiriĝis, la hungaroj fondis bonusujon Lajta kaj proklamis sendependecon en Felsőőőr. La efemera landeto uzis eĉ apartan poŝtmarkon. Fine en 1921 okazis plebiscito en Sopron kaj en kelke da najbaraj vilaĝoj. Rezulte Sopron kaj la proksimeco restis hungara, la ceteraj koridorpartoj (tie ne estis plebiscito) iĝis aŭstra, bonusujo Lajta ĉesis. La restinta parto unuiĝis kun departemento-partoj Győr (reĝa departemento) kaj Moson.
Eksteraj ligiloj
Vidu ankaŭ
Departementoj de reĝlando Hungario
|