Sonkarto estas komputila kromkarto kiu, stirate de programo, generas elektronikajn signalojn por eligi sintezatajn sonojn per laŭtparolilo. Kutima peco de aparataro por plurmedio.

Ekde la 90-aj jaroj la komponentoj de sonkarto estas regule integritaj en la komputila ĉeftabulo.

Kelkaj konataj markoj de sonkartoj estas Creative (Sound Blaster), AdLib kaj Terratec.

Komponentoj de sonkarto

  • Ciferecigilo por konverti inter analogaj kaj ciferecaj signaloj
  • Sintezilo
  • Mikrofona plifortigilo
  • Sonmiksilo por agordi la laŭtecon de diversaj sonfontoj (mikrofono, MIDI, WAV-sono, ktp)

Konektiloj de sonkarto

  • Sonenigo (angle: line in), ofte blukolora
  • Mikrofonenigo, ofte rozkolora
  • Soneligo (angle: line out) por la laŭtparoliloj, ofte verdkolora
  • Eligo por laŭtparoliloj malantaŭ vi, ofte nigrokolora
  • Eligo por aliaj laŭtparoliloj kaj subwoofer, ofte oranĝkolora

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.