Sonia Delaunay
Persona informo
Aliaj nomoj Stern, Sara Elievna Terk, Sonia Uhde, Mrs. Wilhelm Delaunay, Mrs. Robert
Naskiĝo 14-an de novembro 1885 (1885-11-14)
en Hradyzk
Morto 5-an de decembro 1979 (1979-12-05) (94-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Gambais
Lingvoj franca rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio Francio Rusio
Alma mater Ukrainio
Familio
Edz(in)o Robert Delaunay Wilhelm Uhde
Infano Charles Delaunay
Okupo
Okupo pentristo dezajnisto mododezajnisto grafikartisto gravuristo konstrua desegnisto tapestry designer desegnisto artisto bindisto

Sonia Delaunay (naskonome ruse Сарра Ильинична (Элиевна) Штерн) (naskiĝis la  14-an de novembro 1885 en Odeso, mortis en la 5-an de decembro 1979 en Parizo) estis franca pentristino kaj dezajnistino de ukraina deveno, edziniĝinta kun la pentristo Robert Delaunay.

Inspirita de la formoj de kubismo kaj de la koloroj de Paul Gauguin, Vincent van Gogh kaj de orfeistoj, ŝi disvolvis, ekde 1910, stilon bazitan sur la supermeto aŭ 'simultana konstrasto' de puraj koloroj rompitaj en prismoj. Oni konsideras ŝin la reĝino de Art Deco.

Ŝi estis mallongtempe edziniĝinta kun la kritikisto kaj vendisto Wilhelm Uhde; en 1910 ŝi edziniĝis kun Robert Delaunay.

Ŝi ekspoziciis pentraĵojn, tolaĵojn kaj bindaĵojn realigitajn per tiu teĥniko kaj ankaŭ dezajnis kostumojn por teatro.

En la 1920-aj jaroj Delaunay dediĉis sin al dezajno de vestaĵoj kaj al siaj telaĵoj permane pentritaj per brilaj koloroj kiuj revoluciis la teksaĵ-dezajnon.

Post 1940 ŝia stilo fariĝis pli delikata kaj simpla, ĉefe en guaŝoj, kie ŝiaj kromataj eksperimentoj atingis novajn rekordojn de rafineco.

En 1964, la "Musée d'Art Moderne" de Parizo ricevis donacaĵon de 58 verkoj de ŝi, kiuj estis ekspoziciitaj en Luvro, per kio ŝi fariĝis la unua vivanta virino, kiu vidis siajn pentraĵojn ekspoziciitaj en tiu muzeo de Parizo.

En 1975 ŝi estis dekoraciita per Honora Legio.

Bibliografio

  • Carmen Verlichak, Las diosas de la Belle Époque y de los 'años locos', Editorial Atlántida, Bonaero, 1996 (ISBN 950-08-1599-0)

Eksteraj ligiloj

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sonia Delaunay en la hispana Vikipedio.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.