La Songkok estas tradicia malajzia ĉapo en la formo de konusostumpo. Ĝi estas preskaŭ ĉiam farita el felto, lano aŭ veluro. Ĝi vaste estas uzata speciale de muslimaj viroj en Indonezio, Malajzio, sed ankaŭ Singapuro, en la sudo de Tajlando kaj en la Filipinoj, kie ekzistas grava muslima minoritato.
Ĉapoj kiuj similas al la Songkok estas portataj i. a. en Maroko.
Oni surhavas la Songkokon dum specialaj okazintaĵoj kiel nuptofestoj, entombigoj aŭ islamaj festoj. Ĝi fariĝis ĉiutaga kapvesto dum la alveno de la Islamo en la 13-a jarcento en la malajzia arkipelago. [1]
Inter aliaj la Songkok estis ofte portata de la indoneziaj prezidentoj Sukarno kaj Suharto .
Aliaj nomoj
En kelkaj partoj de Indonezio ĝi nomiĝas Peci kaj en Mindanao Kopiah.
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ The origin of the songkok or 'kopiah'. Arkivita el la originalo je 2008-12-05. Alirita 2011-11-01.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.