Taĝika somonio
valuto
Ŝtato:Taĝikio
Subdivido:100 diramoj
Kodo laŭ ISO 4217:TJS
Mallongigo:
Ŝanĝokurzo1 usona dolaro = 7,8769 TJS

1 eŭro = 8,47253 TJS (la 7-an de decembro 2016)

La taĝika somonio - taĝike cомонӣ - estas la nacia valuto de Taĝikio. Unu somonio estas dividita je cent diramoj (taĝike дирам, komparu la vorton dirhamo). La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas TJS.

La 30-an de oktobro 2000, la somonio anstataŭigis la taĝikan rublon, sekvaĵo de la sovetia rublo, je la ŝanĝkurso 1 somonio = 1000 taĝikaj rubloj. La somonio estas la plej valora monunuo en Centra Azio.

monbileto de 500 somonioj el la serio de 2010


Etimologio

La valuto baptiĝis laŭ la legenda fondinto de la taĝika nacio, Isma'il SamaniIsmo'il Somoni (ابو ابراهیم اسماعیل بن احمد, Abu Ibrahim Ismail ibn Ahmad, el la dinastio de Samanidoj, mortis en novembro 907). Tamen ankaŭ notindas ke la valutaj nomoj de la najbaraj centraziaj ŝtatoj Kirgizio, somo, kaj Uzbekio, somo, havas iom similan formon. Etimologia kaŭzo estas, ke en Sovetunio, parolantoj de la kazaĥa, kirgiza,uzbeka kaj ankaŭ taĝika lingvoj nomis la rublon "som" (taĝike "сўм"), kaj tiu nomo aperis sur la dorsa flanko de la monbiletoj, kune kun la valutaj nomoj en ĉiuj 15 oficialaj lingvoj de la unio. La vorto "som" (foje ankaŭ transliterigita "sum") signifas "pura" en la kirgiza, ujgura, uzbeka lingvoj kaj en multaj aliaj tjurkaj lingvoj. La nomo aludas al la bildo de "pura oro".

Moneroj

Nuntempaj moneraj serioj
BildoValoroDiametroDikecoPezoMaterialoEdĝoAntaŭflankoPostflankoAperis en
5 diramoj16.5 mm1.35 mm2 gVidu kom. 1SimplaTaĝikia 7-stela kronoValoro2001
10 diramoj17.5 mm1.4 mm2.4 g
20 diramoj18.5 mm1.4 mm2.7 g
25 diramoj19 mm1.4 mm2.76 gLatuno
50 diramoj21 mm1.45 mm3.6 g
1 somonio24 mm1.6 mm5.2 gVidu rim. 2Skripa kaj simpla sekciojIsmail SamaniValoro kaj taĝika 7-stela krono2001
3 somonioj25.5 mm1.8 mm6.3 gLiterojBlazono de Taĝikio
5 somonioj26.5 mm1.85 mm7 gSkripa kaj simpla sekcioj kun stelo ?

Rimarkoj

  1. Universala katagolo de tutmondaj moneroj: 1901-ĝis nun, 31a eld. asertas, ke la materialo por 5, 10 kaj 20 diramoj estas latunumita stalo, kvankam la Centra Banko asertas tiujn monerojn esti "du-metalaj" (kupro-zinko-stalo-kupro-zinko).
  2. Universala katagolo de tutmondaj moneroj: 1901-ĝis nun, 31a eld. asertas, ke la materialo por 1, 3 kaj 5 somonioj estas kupronikelo-zinko, kvankam la centra banko asertas, ke estas nur kupronikelo.

Monbiletoj

monbileta serio de 2000
BildoValoroDimensiojKoloroAntaŭa flankoPosta flankoDato de printoDato de emitadoAkvomarko
1 diramo100 x 60 mmBrunaSadriddin Ajuni Teatro kaj operejoPamiraj montoj19992000Du montoj antaŭ rektangulo
5 diramojBluaKultura palaco de ArbobSepultejo de Mirzo Tursunzoda
20 diramojVerda ?Intermontejo
50 diramojPurpuraIsmail SamaniMontara valo
1 somonio141 x 65 mmVerdaMirzo TursunzodaNacia banko de TaĝikioPortreto
5 somonioj144 x 65 mmBluaSadriddin AjuniSepultejo de Abuabdullo Rudaki
10 somonioj147 x 65 mmRuĝaMir Said Alii HamadoniTombo de Mir Said Alii Hamadoni
20 somonioj150 x 65 mmFlava-BrunaAbuali ibn SinoHissara kastelo
50 somonioj153 x 65 mmBluaBobojon GafurovChaiĥana (tedomo) Sina
100 somonioj156 x 65 mmBrunaIsmail SamaniPalaco de la prezidento

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.