Maggia
Blazono de Maggia
Blazono de Maggia
Blazono de Maggia
Tipa vilaĝo en la komunumo Maggia
Tipa vilaĝo en la komunumo Maggia
Tipa vilaĝo en la komunumo Maggia
Kantono Tiĉino
DistriktoVallemaggia
KomunumaroMaggia
Koordinatoj 46° 14′ 53″ N  42′ 29″ O / 46.24806 °N, 8.70806 °O / 46.24806; 8.70806 (mapo)Koordinatoj: 46° 14′ 53″ N  42′ 29″ O / 46.24806 °N, 8.70806 °O / 46.24806; 8.70806 (mapo)
Nombro de loĝantoj2464
Areo111,09 km²
Alteco372 m super marnivelo
Poŝtkodo6671,6673,6674
Komunumkodo5317
Mapo de Maggia
Mapo de Maggia
Mapo de Maggia

Maggia estas komunumo de la Komunumaro Maggia kaj la Distrikto Vallemaggia en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 2464 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio

Maggia situas en la meza parto de la Valo de la rivero Maggia, proksimume 20 kilometrojn norde de Locarno kaj Ascona. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Aurigeno, Coglio, Giumaglio, Lodano, Maggia, Moghegno kaj Someo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 111,09 km², de kiuj 65,6% estas kovritaj de arbaro, 5,6% servas por agrikulturo kaj 2,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Maggia limas en nordo al Lavizzara, en nordoriento al Brione, en sudoriento al Avegno-Gordevio, en sudo al Terre di Pedemonte, en sudsudokcident al Isorno, en sudokcident al Onsernone, okcidentsudokcident al Gresso, en okcidento al Vergeletto, en okcidentnordokcidento al Campo (Vallemaggia), kaj en nordokcidento al Cevio.

Trafiko

La komunumo Maggia situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra ĝi pasas la vala vojo tra la Valo de Maggia, kiu kondukas de Losone al Cevio kaj Lavizzara. Pere de la buslinio n-ro 10 de Locarno al Cevio la komunumo estas konektita al la publika trafikreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Maggia datiĝas el la jaro 1200 kiel de madia. La hodiaŭa komunumo kreiĝis la 4-an de aprilo per kuniĝo de la malnovaj komunumoj Aurigeno, Coglio, Giumaglio, Lodano, Maggia, Moghegno kaj Someo. [3]

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.