Soma Orlai Petrich | |
---|---|
![]() Memportreto de Soma Orlay Petrich, 1878 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de oktobro 1822 en Mezőberény |
Morto | 5-an de junio 1880 (57-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Soma ORLAI PETRICH [petriĉ], hungare Orlai Petrich Soma estis hungara pentristo naskiĝinta en Mezőberény, en 1822. Liaj ambaŭ nomoj skribiĝis ankaŭ en formoj Orlay kaj Petrics.
![](../I/Orlai-milton.jpg.webp)
John Milton diktas inter siaj 3 filinoj
Li frekventis lernejojn en Szarvas kaj Sopron, fine li lernis juron en Pápa. Liaj kunlernantoj enstis Mór Jókai kaj Sándor Petőfi. Kun la lasta li havis ankaŭ foran parencecon. En 1846 li studis la pentroarton en Vieno, München, Romo, Parizo kaj Pest (urbo) de Jakab Marastoni. Profesie en Debrecen komencis pentradi portretojn. En 1854 li edziĝis. Baldaŭe li pentris precipe historiajn pentraĵojn.
La plej famaj pentraĵoj
- Sándor Petőfi
- Ektrovo de kadavro de Ludoviko la 2-a
- John Milton diktas inter siaj 3 filinoj, 1862
- Renkontiĝo de Ferenc Kazinczy kaj Karolo Kisfaludy
- Atenco de Felicián Zách, 1860
- Attila kaj Vigil 1864
- Morto de Attila 1867
![](../I/Orlai-salamon.jpg.webp)
Patrino malbenas sian filon reĝon Salamonon, 1857
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.